Esperanta Civito

En Slovakio TEJO finfine sendependa?

La 25an de julio 2016 la Komitato de Universala Esperanto-Asocio metos finon al la ĝisnunaj juraj rilatoj kun sia junulara sekcio, kiuj datiĝas de la 1950aj, kiam TJO fariĝis TEJO enirante la roterdaman konzernon kaj forlasante la SAT-medion kie ĝi burĝonis.

Verdire, krom la mencio en la tagordo, en la estrara raporto oni ne trovas spuron pri la decidoj en Lillo, kiuj iel paneis en aŭtuno 2015. Sed probable ne estos obstakloj, des pli nun kun nova ĝenerala direktoro.

Cetere la evoluo de la rilatoj inter TEJO kaj UEA lastatempe montras kreskantan roterdamocentrismon: oni ne imagas TEJOn sen Nieuwe Binnenweg 176, kie laboras nuntempe eĉ tri salajratoj de la jure sendependiĝonta movado. Sola inkognito povas esti la kontrakto inter la du asocioj.

Des pli granda inkognito povus koncerni la futuron de TEJO kiel reale tutmonda organizo kaj kiel idealisma movado. Fakte ĝia strategio pli kaj pli dependas de la monmelkado ĉe EU-instancoj, kio tradukiĝas al: a) dungado de "volontuloj" praktike nur kun EU-pasporto (brazilanoj jam protestas, same neglektite kiel afrikanoj), b) aktiveco de "fund rising" prioritata kompare al aliaj. Ĉu Tutmelka aŭ Tutmonda (la epiteto estas lasta ŝiboleto el la SAT-epoko)? Kaj se EU promesus pli da mono, kondiĉe ke TEJO migru al orienteŭropa ĉefurbo, kiel Prago, Bratislavo aŭ Budapeŝto? ĉu adiaŭ Roterdamo? Nun konvenas loĝi ĉe la gepatroj, sed adolta mi ja estas -- kial ne ankaŭ adulta?

[HeKo 603 4-A, 9 jun 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0825 s s