Esperanta Civito

La afrika numero de Heroldo legebla virtuale

La lasta afrika numero de "Heroldo de Esperanto" estas legebla ankaŭ virtuale, sed nur por afrikanoj: ĝi estas jam sendita en PDF-formato al la partoprenintoj en la 6a Afrika Kongreso de Esperanto rete kuplitaj, ĉar ĝi estas speciale dediĉita al tiu kongreso.

Interalie en la gazeto aperas longaj artikoloj de c-ano Elysée Byelongo "Kiel Afriko egale profitus el ekonomiaj rilatoj kun Ĉinio?" kaj de c-ano Mushosi Birindwa "Esperantio apud la Tanganika lago: situacio en Burundio, Ruando, Orienta Kongolando".

La informan kaj bildan materialon por la numero provizis nur afrikanoj: la cititaj kaj gec-anoj Didier Apélété Agbolo, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo, Koffitché Koufinou, Jean Bosco Malanda, Prince Henry Oguinye, Aléxandrine Omba Tchamena, Désiré Rabevazaha. Sola escepto estas Frato Melquíades, kiu aŭtoris koncizan ĉefartikolon "Parizaj vundoj", rememore pri la masakroj ne nur pasintjaraj, sed ankaŭ de la 17a de oktobro 1961.

La gazeto "Heroldo de Esperanto" estas la sola ne afrika periodaĵo kiu dediĉas tutan numeron al la nigra kontinento. Tio okazas ankaŭ pro la financa apogo de la Esperanta Civito al la kvalita kresko de la afrika Esperantio kaj al la subteno de la bildo pri Afriko en aliaj kontinentoj.

La virtualan eldonon bonvolu peti de Kooperativo de Literatura Foiro: lf-koop  ĉe esperantio.net aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 603 5-B, 10 jun 16]

D-ro Robb Kvašňák komentarias:
Mi gratulas vin pri belege kunmetita numero plena de informoj. Mi tiom feliĉas ke Esperantistoj afrikaj uzas la lingvon. Mi antaŭvidas ke per viaj zorgoj nia lingvo komune antaŭeniros sur novaj padoj kaj alprenos novajn formojn, tiel riĉiĝante. Afriko estas la due plej granda kontinento de nia mondo, post Azio, kun pli ol 55 diversaj landoj kaj multaj profundaj kulturoj -- la pracentro de la universitato de Timbuktu, la prahejmo de la tuta homaro.
Koregan dankon por "Heroldo de Esperanto".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0571 s s