Kolokvo pri homaranismo en Upsalo, junio 2017
Honore al centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof la norda legacio de la Esperanta Civito okazigas transnacian interreligian kolokvon pri la temo "La homaranisma elano en la nuntempaj religioj". La kolokvo disvolviĝos en la universitata urbo Upsalo, ĉe la plej grava instituto por la formado kaj klerigado de pastroj en Svedio, 28 junio - 2 julio 2017.
La prelegoj, fare de esperantlingvaj kaj alilingvaj fakuloj, pritraktos la spurojn de homaranismo en judaismo, kristanismo, islamo, bahaismo, ŝintoismo kaj aliaj religiaj fenomenoj. La aktoj de la kolokvo aperos en aparta kajero de "Homarane", redaktata de c-ano Bertil Nilsson, kun la grafika asisto de s-ro Bengt Olof Ã…radsson (eldonos LF-koop). Limdato por proponi kontribuon: 31 januaro 2017. Adreso: se_legacio ĉe esperantio.net La detala programo aperos en la esperanto-gazetaro kaj ankaŭ tra nia redakcio. [HeKo 605 1-C, 28 jun 16]