Esperanta Civito

Danuta Hübner pri modifoj en la EU-lingvopolitiko


La pola prezidanto de la komisiono pri konstituciaj aferoj ĉe la Parlamento de Eŭropa Unio, s-ino Danuta Hübner, sin esprimis oficiale pri la statuso de la angla lingvo post la eksiĝo de Britio el EU:

"La angla estas unu el la dudek kvar oficialaj EU-lingvoj ĉar Britio identigas ĝin kiel sian propran oficialan lingvon. Sed tuj kiam Britio estos plenuminta la procezon de forlaso de EU, la angla povus perdi sian statuson", ŝi diris. S-ino Hübner interpretas la EU-normon tiel, ke ĉiu membroŝtato ne rajtus indiki pli ol po unu oficiala lingvo. En tiu kazo estus vane reteni la anglan pro Malto aŭ Irlando, ĉar ili elektis jam la maltan respektive la gaelan. "Se ni ne havas Brition, ni ne havas la anglan", ŝi konkludis, referencante al la artikolo 342 de la nuna traktato.

La lingvoreĝimon en EU regas specifa reglamento de 1958, kies iom malpreciza enhavo lasus dubon pri la interpreto de la prezidantino, kiu tamen insistas pri sia tezo, indikante eblan solvon: unuanima (sed nur unuanima) decido de la dudek ses restintaj membroŝtatoj (tra la Eŭropa Konsilio) favora al la reteno de la angla kiel oficiala lingvo.

La pozicio de la prezidantino montras inklinon liberiĝi el la angla. Efektive, tio ŝajnas afero de politika volo, pli ol de reglamenta apliko.

Intertempe, jam ekzistas pamfletoj kiuj ironias pri la angla dialekto de la EU-funkciuloj, kun pli kaj pli longa listo de idiomaj fuŝoj. En la EU-dialekto de la angla, ekzemple, "actual" signifas "aktuala" (anstataŭ "efektiva, reala, ekzistanta") -- oni devus diri "current"; aŭ por garantii servojn oni skribas "to ensure" anstataŭ "to provide". Kaj tiel plu: se tiel estas jam nun, kun anglalingvaj denaskuloj en la tradukaj servoj, kio okazos morgaŭ, kiam ne plu eblos dungi britajn ŝtatanojn?

(HeKo 605 4-E, 3 jul 16)

Brian Moon, angla EU-eksdungito ricevanta EU-pension, komentariis en "Libera Folio":
En la citita afero Danuta Hübner pensis per io alia ol sia cerbo kaj parolis per alia truo ol sia buŝo.

Feminisma Esperanta Movado komentarias:
Se tiu de Brian Moon estas universala specimeno de angla eleganteco, Eŭropa Unio ne perdas multon per la foriro de Anglio.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0330 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0753 s s