Esperanta Civito

UEA havos la kategorion "senpagaj membroj"


Baraktante kontraŭ la falo de la membronombro, la eliranta estraro en Roterdamo proponas novan membrokategorion: la amikoj de esperanto. Temus pri artifiko por kapti individuajn aliĝojn el la reto, precipe la kursoj <lernu.net> kaj <duolingo>; sed ankaŭ por reteni la eksulojn, pro la bizara supozo ke, se homo ne reaniĝas pagante kotizon, li tamen restas UEA-ano, krom se li sendas abĵuron...

Tiu ĉi manovro ne kreskigos, sed nur pufigos la membraron: eblos deklari pliajn milojn (aŭ nur centojn?) da aliĝintoj, dum la enspezado restos la sama, aŭ eĉ malkreskos. Nature leviĝis voĉoj kontraŭ ĉi tiu ideo, eĉ alternativa propono kiu enkondukus impostosistemon: oni vidos en Nitro dum UK.

Prezidanto Fettes kaj liaj gekolegoj ne limiĝas je la enkonduko de senpagaj membroj: ili strebas radikale reformi la statuton de sia asocio, proponante pliajn novaĵojn. Unue, la nuna Komitato, konsistanta 90% el reprezentantoj de landaj kaj fakaj asocioj, devus aprobi la redimensiigon de tiuj asocioj, favore al plimultiĝo de komitatanoj elektitaj rekte de la individua membraro. Kompense, la individua membraro perdus entute la ĝisnunan rajton referendumi, ekzemple por aprobi statutreformon.

Pli kurioza estas la reformulado de la celoj de UEA, kies engaĝo por la lingvopropagando fariĝus duaranga: oni iel proksimiĝus al la formulo de SAT, kie la monda asocio okupiĝas pri difinitaj temoj kaj servoj, dum la aliĝintaj teritoriaj sekcioj zorgus pri la lingvopropagando. En la kazo de SAT la temoj kaj servoj devus kongrui kun la interesoj de la laborista klaso, dum en la kazo de la Fettes-reformo ili devus kongrui kun la Manifesto de Prago.

Kompreneble la nova statuto devas inkludi la novan statuson de TEJO, kiel jure sendependa kaj tamen integra parto de UEA: el tio rezultas la risko de gravaj konfliktoj pri ĉiuj financaj kaj administraj interesoj koncerne UEA-anon sub la 31a aŭ eĉ 36a jaro, ekzemple se temas pri eksigo/eksiĝo.

Ne mankas surprizaj novaĵoj: en kazo de malfondo de UEA (por kiu sufiĉus la decido de la Komitato, ne de la tuta membraro) la bonhavon la Komitato povus legaci ankaŭ al neesperantista organizo, male ol ĝis nun estas preskribite.

D-ro Mark Fettes estas metanta sian tutan pezon en la aferon, devigante la Komitaton aprobi lian strategion kune kun lia persono: la "Pragaj tezoj" de Fettes post la "Madridaj tezoj" de Lapenna. Kaj kio restos post ses jaroj?

(HeKo 6o5 6-A, 5 jul 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0553 s s