Esperanta Civito

Kurso pri judaismo dum BET en Birŝtono


Dum tri matenoj prof. d-ro Walter Zelazny faris enkondukan kurson pri judaismo kadre de la Somera Universitato ĉe Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birŝtono, organizitaj de adv. Povilas Jegorovas kaj lia stabo ĉe Litova Esperanto-Asocio.

La universitatnivela kurso pritraktis la filozofian historion de la judaismo en maniero efike sinteza. Kompreneble ĝi rezervis parton de la lasta lekcio al la ideoj de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies judeco estis fundamenta por la ekesto de esperanto mem: "Se mi ne estus hebreo el la getto..."

Sen. Zelazny interesiĝas pri judaismo jam de kelkaj jaroj, kaj pri la figuro de Zamenhof specife post la rezolucio de la Civita parlamento, kiu stimulis en li la verkadon de lia libro pri la Majstro. Nuntempe li loĝas kaj instruas en Bjalistoko: la urba kunteksto mem ("sed ne la bjalistokaj esperantistoj", li precizigas) ankaŭ estas por li granda stimulo rilate al judaismo. Interalie li vicprezidas lokan societon pri la historio de judaismo.

[HeKo 605 8-A, 7 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0553 s s