Esperanta Civito

Konservativa alo pretas obstrukci la Fettes-reformon

Osmo Buller draste kontraŭas la statutreformon proponitan de prezidanto Mark Fettes nome de la nuna estraro. Lian kritikon tuj subtenas lia eksa malamiko Renato Corsetti, dum siaflanke Loes Demmendaal serĉas hokon en ĉiu financa ezoko... Kaj certe ne mankos pliaj voĉoj (unuavice el Danlando kaj Svislando), pretaj obstrukci la reformon kiu, interalie, kondukus al la (nur nominala) sendependiĝo de TEJO.

Se daŭrus tiel, necesus proponi altigon de la aĝlimo ĝis 40, por ke M. B. Mandirola kaj liaj kunestraranoj festu kiel TEJO-anoj la aprobon de tiu reformo! Des pli ke efektive tiu statutreformo kaj la koncerna kontrakto kun UEA estas nek perfektaj nek favoraj al TEJO.

Restus nur simpliga opcio: malfondi TEJOn kaj tuj refondi ĝin kiel MEJO (Monda anstataŭ la SAT-eska tutmonda) aŭ UEJO (per la UEA-eska Universala). Tiel la statuto de UEA estus aŭtomate senvalidigita, la junularo enkasigus siajn subvenciojn sen ĉefburokrataj kontroloj kaj povus renegoci kun UEA el pozicio de forto. Sola risko estus la dumtempa perdo de la nunaj UEA-kotizoj, sed tio estas nur oneto de la TEJO-buĝeto

Jen la publika kaj draŝa deklaro de eksdirektoro Buller:

Mi opinias, ke la proponataj ŝanĝoj en la Statuto kaj Ĝenerala Regularo ne estas maturaj por akcepto en Nitro. Ĉar la Statuto estas la konstitucio de UEA, ne estas dece ŝanĝi ĝin sen unue ebligi al la membraro konatiĝi kaj esprimiĝi pri la afero, same kiel kiam la nuna Statuto el 1980 estis preparata. [...]

La forigon de Ĝenerala Voĉdono pri statutŝanĝoj kaj pri la malfondo de la Asocio mi kontraŭas. Mark Fettes "skeptikas pri referendumoj pri tiaj demandoj (vortumoj en juraj dokumentoj)", sed la Statuto ne estas nur jura demando. La malfondon per komitata decido, eĉ se kun plimulto de 2/3 anstataŭ 1/2 kaj eĉ se temas pri teoria situacio, mi energie kontraŭas. Neniu Komitato povu malfondi UEA, se sufiĉe da membroj volas daŭrigi ĝian ekzistadon.

La reformo de la Statuto ne tiom urĝas, ke ĝi ne eltenus atendi unu jaron, sed ĝi estas tiel serioza afero, ke ĝi estu farita bone. Oni diras, ke la memstarigo de TEJO urĝas pro postuloj de eŭropaj instancoj. Tion sinsekvaj estraroj de TEJO diradas jam 15 jarojn, sed kun la nuna statuso de TEJO la subvencioj daŭre venadis. Mi ne apogas la juran memstarigon de TEJO, sed se la Komitato plimulte estos por ĝi, ĝi okazu kun la cetera reformo de la Statuto de UEA post unu jaro. (La Komitato ja devos denove akcepti aŭ malakcepti la aferon en Nitro, ĉar la akcepto en Lillo malvalidiĝis pro la neplenumiĝo de la kondiĉo, ke ankaŭ la Komitato de TEJO akceptu ĝin en sia kunveno tuj post la UK).

Dubinda estas la ideo, ke la Amikoj de Esperanto estu konsiderataj kiel membroj de UEA, eĉ eterne, se ili ne mem anoncos eksiĝon. Kiel pasivaj apogantoj ili nur escepte tiom aktiviĝus, ke ili farus tion. Evidente oni forgesis, ke la Strategia Plano ne celis uzi la Amikojn por pufigi artefarite la membrostatistikon sed por informaj kaj varbaj celoj: “…krei datumbazon de simpatiantoj-neesperantistoj, la Tutmonda Amikaro de Esperanto, kaj metodojn por varbi ilin” (en Strategia prioritato 1.2.). Nenio estis komencita pri tio, sed eĉ pli embarase estus promocii la Amikojn al Statuta kategorio, kies varbado kaj prizorgado verŝajne ne ricevus sufiĉe da atento en la praktiko. [...] Konkrete: oni realigu la (ne-membran) Tutmondan Amikaron de E-o, kiun la Strategia Plano difinis kaj kiun oni devis ekrealigi jam antaŭ tri jaroj.

La nova grupigo de individuaj membroj (bronza, arĝenta, ora) estas laŭdire pli simpla ol la nuna, sed ja ankaŭ nun estas nur tri bazaj kategorioj (MG, MJ, MA). Male, la nova estas administre multe pli komplika pro la neceso kalkuli bronzajn kotizojn ĉiujare por ĉiu lando aparte. Ne multe konsolas min, ke mi mem ne plu respondecos pri tiu kromŝarĝo... Tute malĝuste estas enkonduki la nocion de marĝenaj kostoj ĉe la difino de la arĝenta kotizo (nome ke al la bronza kotizo oni aldonus "fiksan sumon, saman por ĉiuj landoj", kiu kovru "almenaŭ la marĝenajn kostojn de printado kaj sendado de la paperaj eldonaĵoj"). La marĝenaj kostoj varias laŭ la nombro; la sendokostoj ankaŭ laŭ mondopartoj. Ili ne povas esti bazo por la aldona "fiksa sumo". Pri la financaj konsekvencoj de la propono oni prezentis nenian kalkulon. Al sia demando en la Komitato Loes Demendaal ricevis de Martin Schäffer responde nur revpensaĵojn sen reala bazo. Kun 26-jara sperto pri administrado de kotizoj kaj traktado pri ili kun membroj kaj perantoj, mi avertas pri grava malordo kaj financa perdo, se la proponata sistemo estos enkondukita. Ĝi estu repripensita.

Tio restis plej supre en mia kapo pri la dokumentoj senditaj al la Komitato. Ili ne estas miaj solaj rimarkoj, sed mi fidas, ke en Nitro la Komitato ankoraŭ ne decidos pri la Statuto kaj Ĝenerala Regularo.

(Osmo Buller, emfazoj de la redakcio)

[HeKo 606 9-a, 19 jul 16]

La prezidanto de TEJO komentarias:

La kompetento de Osmo estas legenda. En la senco ke, kiel en ĉiuj legendoj, estas reala bazo (profunda kono de la movado ekzemple) sur kiu oni konstruis sufiĉe multe per fantazio; ekzemple disvastiĝis la kredo, eĉ en la pasinta estraro de TEJO, ke Osmo estas kompetenta pri subvencioj. Unu el la rezultoj de tio estas ke ni havas grandajn malfacilaĵojn en raportado de la administra subvencio de 2015 (tiu subvencio kiu devas kovri la kostojn de kunsidoj kaj oficistoj), ĉar en nia nuna stato (kaj laŭ konsiloj de Osmo) estas malfacile dungi "rekte" homojn kaj dungado okazis tra UEA kaj malfrue.

Osmo krome preparis erarajn dokumentojn (kaj ne ĉiujn kiuj necesis) kaj ni devis laboregi (mi, la nova ĝenerala direktoro, Ralph, Munir, la TEJO-volontuloj) por prepari la ĝustajn dokumentojn kaj ni nun atendas finan konfirmon ĉu ni devos redoni 5-ciferan subvencion aŭ ne, ĉar ja ni ne povis TEJO-nome vere fari normalan formalan dungadon. Tiu malfacila situacio estas ĝuste pro tio ke TEJO ne havas plenan juran personecon kaj necesis elturniĝi en diversaj manieroj kiuj povas esti iom rande de la reguloj kiujn mi forte preferus rekte kaj honeste respekti. Mi do pensas ke Osmo, kiu bone konas la situacion, devus almenaŭ havi la decon silenti pri TEJO kaj subvencioj.

Tiu situacio gajnigis al ni kontrolviziton de EACEA (la eŭropa agentejo kiu aljuĝis al ni la administran subvencion kaj tiun pri Eŭrop-Afrika kunlaboro) al la Centra Oficejo, kiu okazos la 5an de aŭgusto. Mi ŝatus ke tiun tagon ni havu statuton kiu kongruas kun kio TEJO estas kaj faras, anstataŭ regularo kiu estas "skeleto en la ŝranko", kiu povus kaŭzi katastrofojn al ni. Mi do forte pledas al la Komitato de UEA: aprobu la Statuton de TEJO kaj la Regularon pri kunlaboro inter TEJO kaj UEA pro respekto al la aŭtonomio de la junularo, pro respekto al la laboro de generacioj da TEJO-aktivuloj kaj pro komuna deziro je progreso de nia movado.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0552 s s