Esperanta Civito

TEJO aprobis (vane?) sian statutreformon


Dum la konservativa alo (inspirita de Buller, Corsetti, Demmendaal kaj aliaj) preparas sin obstrukci la Fettes-statutreformon, hieraŭ la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo aprobis sian propran statutreformon. Krome ĝi aprobis Regularon pri kunlaboro inter TEJO kaj UEA, Ĝeneralan Reglamenton, Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso; fine ĝi amendis la Komitatan Reglamenton kaj la Reglamenton pri la elekto de estraranoj.

La aprobitaj normaroj teorie kongruas kun la proponitaj, sed ankoraŭ aprobotaj, novaj statuto kaj ĝenerala regularo de Universala Esperanto-Asocio. Tamen, se la UEA-Komitato post kelkaj tagoj decidus prokrasti la aprobon pri la Fettes-reformo, la decidoj de TEJO en Krakovo dum la nuna IJK estus vanaj, nome ne aplikeblaj.

La taktiko de la konservativa alo pormomente celas nur prokrasti la aprobon: kio per si mem metus prezidanton Fettes en minoritaton. En tiu kazo restus al d-ro Fettes nur unu ŝanco: peti la konfidon kaj ligi ĝin al la tuja aprobo de liaj reformoj. Kaze de malvenko, li tiam rezignus pri dua mandato kaj povus retiriĝi kun la aŭreolo de la reformema prezidinto malhelpita de obtuza opozicio, sen memoro pri la efektive nekontentiga unua mandato.

En tiu kazo, por TEJO malfermiĝus la perspektivo al la secesio: ne BRexit, sed BoRisexit (Michael Boris Mandirola).

[HeKo 607 1-A, 20 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0629 s s