Esperanta Civito

"Historio de la Akademio de Esperanto" malnete pretas

Kooperativo de Literatura Foiro gratulas al prof. d-ro Carlo Minnaja, kiu ĵus finis, malnete, la verkadon de "Historio de la Akademio de Esperanto", kun la rimarkinda amplekso de preskaŭ miliono da tajperoj. Stilo, referencoj, indeksoj simile al la strukturo de "Historio de la esperanta literaturo", eldonita de LF-koop.

La nuna prezidanto de LF-koop (kaj eksa ĝenerala sekretario de AdE), d-ino Perla Martinelli, proponas al la societo (kies membro estas ankaŭ c-ano Minnaja) eldoni la libron.

Tial ke la definitiva teksto estos liverebla al la presejo en decembro 2016, eblus premieri kun la bindita volumo je la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

[HeKo 607 6-B, 22 jul 16]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Mi kiel aŭtoro de la "Historio de la Akademio de Esperanto" dankas pro la propono de d-ino Martinelli al LF-koop eldoni mian verkon, sed retenas ĉiujn rajtojn esplori ankaŭ pri aliaj eldonejoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1913 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0858 s s 
  Total: 0.2770 s s