Esperanta Civito

Kontribuo de la Esperanta Civito en Nitra konferenco


La Esperanta Civito ĉeestas la internacian konferencon pri lingvopolitiko, ĉe Universitato de Konstanteno Filozofo, fakultato de orienteŭropaj studoj, en Nitro (Slovakio) per la Vickonsulo kaj per la legacia asistanto el Budapeŝto, laŭ invito de la organizanta akademia aŭtoritato. La ĉeftemo de la konferenco estas "Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio".

C-ano Giorgio Silfer parolis kadre de la paneldiskuto, gvidata de d-ro Michele Gazzola, pri "Lingvaj problemoj de civitana partopreno kaj lingvaj problemoj ĉe ekonomia integriĝo". Li ankaŭ faris plurajn demandojn dum la plena sesio kaj la ceteraj prelegoj, stirante la atenton al geopolitikaj kaj ekonomiaj aspektoj de la lingvominoritata problemaro, dum la prelegintoj plej ofte insistis pri komunikaj kaj juraj faktoroj.

Sian prelegon la Vickonsulo dediĉis al la sekvoj por la lingvopolitiko en Eŭropa Unio, post la secesio de Britio. Li emfazis la fakton ke la praktikaj konsekvencoj estas pli klaraj ol la juraj, precipe en la plej babela el la EU-institucioj, nome la Parlamento:

"Kiam Britio ne plu estos membroŝtato, ĝi ne plu havos EU-parlamentanojn. Tio signifas ke neniu deputito parolos denaske la anglan, krom eventuale maltanoj kaj irlandanoj. De la nunaj naŭdek, la anglalingvaj denaskuloj iĝos maksimume dek sep; se hodiaŭ ili estas dek du procentoj de la parlamentanaro, morgaŭ ili estos nur du procentoj: pli nombraj nur ol denaske parolantaj la lecemburgan, verŝajne. Do la unua praktika konsekvenco estos la preskaŭa malapero de politikistoj (deputitoj kaj funkciuloj) denaske anglalingvaj". Kaj li daŭrigis:

"Kontraŭe, enorme kreskos la proporcio de la german- kaj francparolantoj, ankaŭ kun la subteno de la situo en precipe franclingvaj medioj (Strasburgo, Luksemburgo, Bruselo). Praktike, ni revenos al situacio simila al 1973, kun la franca (kaj la germana) pli parolataj ol la ceteraj lingvoj."

Legu pli en Heroldo de Esperanto

(HeKo 608 5-C, 28 jul 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0564 s s