Esperanta Civito

La verko de Minnaja-Silfer duoble premiita


Je distanco de kelkaj tagoj dua premio por "Historio de la esperanta literaturo": la komisiono konsistanta el s-roj István Ertl, Ulrich Lins, Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Pli frue la konferenco de OSIEK asignis la premion por la plej valora verko en 2015. Vere unika situacio, ĉar ŝajnas ke unuafoje unu libro gajnas ambaŭ premion. Mankus nur "La Verko de la Jaro", sed por tiu HEL ne rajtus konkuri...

Dum la hodiaŭa solena fermo de la Universala Kongreso en Nitro la premian diplomon ricevis c-ano György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, kies membroj ambaŭ nekongresantaj aŭtoroj estas.

La aŭtoroj decidis destini almenaŭ parton de la monpremioj al la eldono plurlingva de konciza prezento pri nia literaturo, celanta unuavice la membraron de PEN Internacia.

La plej rapida maniero por aĉeti la libron (preskaŭ 800-paĝan, kun pli ol kvincent bildoj, prezo 54,- eŭroj plus sendokostoj) estas mendi ĝin rekte ĉe la eldonejo, Kooperativo de Literatura Foiro, lf-koop ĉe esperantio.net aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 608 7-B, 30 jun 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0788 s s 
  Total: 0.0928 s s