Esperanta Civito

Sukcesa debuto de ARTE, kaj nun?


Kvardek tri personoj alestis almenaŭ unu (sed ofte pli) el la programeroj dum la unua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, en Hungario 31 julio - 4 aŭgusto 2016. La plej multaj estis denaske edukitaj en la itala aŭ la hungara; sekvis la hispana, germana, bulgara, franca, pola kaj unu denaska esperantistino.

Rimarkinda la alesto de pluraj Civitaj parlamentanoj kaj de gravaj intelektuloj: inter la hungaraj, Iván Bujdosó kaj István Ertl; krome kelkaj gravaj verkistoj kaj redaktoroj, kiel Perla Martinelli, Julian Modest, István Nemere. La prezentojn ĝuis ankaŭ kleraj gaĝoj, kiel Balázs Simon, artisto, nepo de la fama verkisto Zsigmond Móricz.

Ĉefaj pladoj en la menuo estis la du replikoj de "Felici tutti / Feliĉas ĉiuj" de Clara Sancricca, fare de la ensemblo Controcanto, kaj la literatura promenado "Njugatesko" de Giorgio Silfer, kiun interpretis la aŭtoro, kun la muzikaj intervenoj de Anjo Amika kaj Marie-France Conde Rey, kaj kun la kinematografia asisto de Balázs Ravasz.

Tre interesaj estis la muzikologia prezento de ges-roj Franz-Georg kaj Rita Rössler, la kabareta debuto en esperanto de Pedro Carrillo, la du koncertoj de Anjo Amika, la literaturaj kafejoj kun c-anoj Modest kaj Nemere.

Per "Njugatesko" c-ano Silfer lanĉis novan teatran ĝenron, dum la repliko de lia kamiŝibajo "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" ne povis profiti la partoprenon de aŭtenta japano: c-ano Riichi Karibe nuligis la vojaĝon al Eŭropo pro subita misfarto de la edzino. Ankaŭ la sanstato de c-ano György Nanovfszky kaj s-ro Trevor Steele (preskaŭ detruitaj de la klimato dum UK en Nitro) malhelpis ilian ĉeeston.

La unua ARTE meritas analizon de flanko al flanko. Ĝi persvadis la organizintojn ne plu fari tian aranĝon en tempa kaj geografia proksimeco al la Universala Kongreso. Ĝi efektive arigis eksterlandajn ŝatantojn de Budapeŝto kiel historia ĉefurbo de la esperanta kulturo (dum la junaj budapeŝtanoj mem ŝajnas fajfi pri tio, kaj eble eĉ pri kulturo ĝenerale). Ĝi donis al valoraj intelektuloj la okazon renkontiĝi (ilin vi ne vidus dum UK aŭ ILEI-konferenco, eĉ se ili loĝas surloke), sed ne trafis la kunlaboremon de ital(ist)oj, ankaŭ pro la politike tikla temo de la teatraĵo de Clara Sancricca. Ekestis sinergioj inter artistoj kaj sincere reciproka intereso.

ARTE estis organizita de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. La programo disvolviĝis parte en la studenta kafejo-teatro "Verda Masko" kaj parte en la kulturdomo de Leányfalu. La dua ARTE okazos en Ĉaŭdefono, zorge de Kultura Centro Esperantista, en somero 2017.

[HeKo 609 2-B, 6 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0533 s s