Esperanta Civito

Lex signorum normigas la uzon de la flago


La leĝo pri la simboloj atingis la finan etapon, okaze de la lasta senata sesio dum la mandato 2012-16, antaŭhieraŭ en Budapeŝto. Ĝi esence konsistas el du ĉapitroj: la unua, relative longa kaj detala, normigas la uzon de la esperanta flago; la dua simple resendas al referendumoj la decidon pri aliaj simboloj, kiel saluto aŭ kantoj, krom la oficiala himno.

La aprobitaj normoj interalie preskribas la pozicion de la flago en diversaj cirkonstancoj: kiel ĝi situu apud aliaj, kie ĝi staru apud la prezidumo, kiel ĝi kuŝu se sur tablo aŭ ĉerko, kaj tiel plu. Ili ankaŭ indikas la dimensiojn kaj priskribas apartajn standardojn, ekzemple oriflamon. Ĝenerale la normoj ŝajnas kongruaj kun tiuj por la usona flago, sed la proporcioj de la flago strikte obeas la eŭropajn kutimojn (al kiuj esceptas tamen la svisa, kiu estas kvadrata flago).

La negativa respondo de la Lingva Komitato al la demando pri la kongruo kun la Fundamento rilate al la proponita saluto (la vorto "ĉaŭ", jam uzata inter Esperantianoj) kondukis la Senaton al la referenduma solvo. Temus pri enketa referendumo, post kies rezulto la Senato devus alpreni la definitivan decidon: "La demando povas koncerni ankaŭ ajnan temon, se ĝi gravas por la esperanta popolo, simple por indiko kaj sen devontigo por la povoj de la Esperanta Civito (enketa referendumo)."  (art. 1, par. 3 de Lex referendaria).

Estas oportune mencii ke "Por la enketaj referendumoj la Kapitulo mem estas la referenduma komitato, prezidata de la Konsulo. Necesas nur la subskriboj de la Kapitulo, eĉ se la enketan referendumon stimulus peto aŭ starpunkto ekster la Kapitulo (de la senata opozicio, de paktinto, de individua civitano)." (art. 7, par. 4 de Lex referendaria) kaj ankaŭ ke "La referendumoj okazas principe la 2an de junio aŭ la 15an de decembro. Referendumoj ne povas okazi dum la unuaj kaj dum la lastaj ses monatoj de la Senata mandato." (art. 9, par. 1 kaj 2 de Lex referendaria).

La leĝo pri la simboloj estos registrita sub la nomo "Lex signorum".

[HeKo 609 3-C, 7 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0589 s s