Esperanta Civito

TEJO devos redoni monon al EU-instancoj


Danke al la malbona manaĝerado de Osmo Buller (almenaŭ tion asertis la TEJO-prezidanto ĉe la UEA-Komitato), en dato 5 aŭgusto 2016 la Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg 176 vizitis inspektorino de EACEA, la agentejo de Eŭropa Komisiono en Bruselo, responsa interalie pri la administra subvencio kaj pri la subvencio por kapablokonstruado en kampo de junularo (la Eŭrop-Afrika projekto).

La inspektorinon akceptis tri el kvin TEJO-estraranoj (inkluzive de prezidanto Mandirola) kaj la nova ĝenerala direktoro de UEA. La esperantistoj iel elturniĝis pri la rimarkoj koncerne la juran memstarecon de la organizo, esencan por garantii la administran subvencion. Efektive, TEJO estos jure sendependa nur post la aprobo de la UEA-statutreformo, kaj estas forta probablo ke la ĝenerala voĉdonado ne donos la esperatan rezulton; sed pri tio alian fojon.

Pli malfacile estis respondi al la kontestoj de la inspektorino pri la statuso de la TEJO-oficistoj. Ĉi-lastaj estas honorariataj laŭ fakturoj kaj ne estas bazitaj en EU-lando (aŭ partnera lando). Tio kaŭzas ke TEJO perdos parton de la administra subvencio 2015. Plian perdon povos kaŭzi la manko de skriba laborkontrakto. La sama risko trafas ankaŭ la administran subvencion 2016.

"Por savi la ĉi-jaran subvencion ni devos dungi la plentempan ekvivalenton de 4,5 homoj dum kvar monatoj (ekde septembro al decembro)" deklaris prezidanto Mandirola, "kaj ili devas jam havi la rajton labori ene de EU. Ni planas dungi arkiviston, grafikiston, komputiliston kaj merkatikiston."

La situacio de la subvencioj ne estas ĉiam travidebla, kaj ne mankis protestoj fare de TEJO-komitatanoj. Ekzemple surprizis ilin la neceso trovi pli ol dek tri mil eŭrojn por rajti je la subvencio por la Eŭrop-Afrika projekto: el kio sekvis monkolektado dum la UK en Nitro (kun bona rezulto: pli ol triono de la sumo estis kolektita). Sed nun, kie plu melki?

La opozicianta pola komitatano Pawel Fischer-Kotowski (organize Buller-tendenca) faris tamen trafan rimarkon: "Mi bedaŭras, ke la subvencioj kiujn ricevas TEJO anstataŭ evoluigi kaj progresigi niajn agadojn – limigas nin. Plej bone estus decidi pri la agadoj kaj sekve trovi por ili financadon, dum en TEJO tio okazas inverse: la organizaĵo akceptas monon kaj poste devas agi laŭ la subvencioj." Tia efektive estas la drivo de nuntempaj NROj, ne nur la niaj. Bonŝance la Esperanta Civito havas alian taktikon: unue oni fiksas projekton, due oni serĉas sponsoron, trie oni intervenas subsidue al la paktinto, se necese.

[HeKo 609 5-A, 9 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0607 s s