Esperanta Civito

ILEI ne respektas la akordon kun TEJO pri Afriko


Laŭ atesto de la prezidinto de TEJO, Łukasz Żebrowski, en publika komuniko al la TEJO-Komitato (15 majo 2016), Internacia Junulara Kongreso en Afriko estus kuplita al la paralela okazigo de ILEI-kongreso. La preciza celo estas: "Kunlabore kun ILEI okazigi kongresojn de TEJO kaj ILEI en Afriko en 2017".

Kongreso de ILEI estis ambigua esprimo, ĉar Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj havas jaran konferencon. Tamen ĝuste en sia ĵusa konferenco, en Hungario, ILEI ŝanĝis la nomon de sia aranĝo: ne plu konferenco, sed kongreso. Tio forigas ĉian semantikan dubon: ILEI ne pensis pri ajna aranĝo en Afriko, sed pri sia oficiala kongreso.

Tamen ILEI ne respektis la engaĝon, alprenitan kun TEJO fare de Mireille Grosjean, prezidantino. La venontjara ILEI-kongreso estas kunvokita al urbo Busan (Suda Koreio), tuj post la Universala Kongreso. La ĉeftemo estas jam fiksita, kaj ĝi havas nenian specifan rilaton kun Afriko: "Edukado al respektoplena turismo".

Pri la kunlaboro kun ILEI insistis Żebrowski: "Ne estis specife menciite, sed estas tamen tre grava afero, ke la IJKon oni planas organizi kune kun ILEI-konferenco okazonta tempe kaj loke proksime al la IJK, por ke partopreno en du eventoj estu facila. Tio estas tre grava por venigi laŭeble multajn homojn al ambaŭ eventoj".

Żebrowski (kaj TEJO) iluziis pri la vorto donita de Grosjean (kaj ILEI). La junularo estas trompita.

Rimarkinde, la konferencon kiu decidis por Azio (kaj kontraŭ Afriko) partoprenis ankaŭ Adjévi Adjé, kunordiganto de la afrika komisiono de UEA, kaj inter la invitintoj de IJK al Togolando por 2017. TEJO ne nur trompita, sed ankaŭ bastonita, se uzi tipan esprimon en la etnolingvo de la nuna TEJO-prezidanto.

Konkludo: bonŝance TEJO devas elspezi subvencion, kiu garantias la sukceson de IJK; sen tiu subvencio, IJK en Afriko dum 2017 ne estus plu pledinda.

[HeKo 610 9-A, 24 aŭg 16]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0603 s s