Esperanta Civito

Buller gvidas la opozicion al la UEA-statutreformo


La nuna C-komitatano Osmo Buller jam gvidas, kune kun Renato Corsetti kaj Dietrich Weidmann, la finvenkisman opozicion kontraŭ la estraro de UEA (kaj kontraŭ TEJO) pri la Fettes-reformo (nur parte) aprobita en Nitro. Jen lia referenduma voĉdeklaro, sendita hieraŭ al la Komitato:

"Mi voĉdonos kontraŭ la ŝanĝo de la statuso de TEJO. Krom ke tiu ŝanĝo ne estas necesa, ĝi nepre ne estas akceptebla laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la nova Statuto de TEJO, kiun oni akceptis en Nitro sen sufiĉe pensi pri ĝiaj konsekvencoj. Mi menciu nur du punktojn:

"Unue, laŭ la nova Statuto de TEJO, estonte necesos aprobo ankaŭ de la Komitato de UEA nur pri tiuj amendoj, kiuj 'koncernas artikolojn kiuj difinas la rilaton kun UEA', sed pri ĉio cetera la Komitato de TEJO sola decidos, eĉ se 'ordinare post konsultado kun la Estraro de UEA'. Devus esti tiel, ke ĉiuj amendoj estu submetitaj al UEA, ĉar ankaŭ aliaj krom tiuj pri rilatoj kun UEA povus konflikti kun la interesoj kaj principoj de UEA. Precipe tiel povus esti pri amendoj en la celoj kaj agadprincipoj de TEJO.

"Due, laŭ la nova Statuto de TEJO, pri la malfondo de TEJO rajtas decidi la Komitato de TEJO sola. Ne povu esti tiel, se UEA deziros, ke TEJO plu ekzistu, eĉ se la aktualaj TEJO-gvidantoj volus likvidi ĝin.

"Mi ne povas plene akcepti ankaŭ la Regularon pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO. Ĝi estas esence kontrakto kaj devus difini ankaŭ tion, kiel unu partio povos retiri ĝin, se iam aperos iu serioza kialo. Laŭ la aprobita teksto tio ne eblos, sed la regularo povos esti ŝanĝita aŭ nuligita 'sole post aprobo de la superaj organoj de ambaŭ organizoj, la Komitato de UEA kaj la Komitato de TEJO'.

"Mi alvokas ĉiujn membrojn kaj ĉiujn Landajn kaj Fakajn Asociojn voĉdoni kontraŭ la ŝanĝo de la TEJO-rilataj artikoloj en la Statuto de UEA."

Por emfazi sian preferon por UEA en mallonga pantalono kompare al plenkreska TEJO, s-ro Buller klarige insistas pri sia organiza filozofio:

"La aprobo de la Komitato de UEA estu nepre bezonata por ĉiu ajn amendo en la statuto de TEJO kaj la regularo pri la rilatoj UEA-TEJO estu unuflanke revokebla de ambaŭ partioj (kun sufiĉe frua antaŭaverto). La risko, ke TEJO povu memdecide fari ion, kio konfliktas kun la interesoj de UEA, devas esti minimumigita. La lasta vorto nepre devos resti ĉe UEA, kiu disponigas al TEJO sian junan membraron."

La eksa ĉefburokrato, finfine esperantisto nur je la propra kosto, ne hezitas insulti (kaj mensogi):

"Sendube ni ne alfrontos la menciitan riskon kun la nuna gvidantaro de TEJO, sed farante kontraktojn kaj regularojn eĉ kun siaj plej intimaj amikoj necesas ĉiam pensi, kio povos okazi en estonteco. Estas ja pensige, ke ekster niaj vicoj la plej fervora apoganto de la sendependeco de TEJO  estas Silfer. Li tamen havas sian apetiton vane, ĉar en la TEJO-rondoj oni nur ridas pri li, sed nenio garantias, ke ne povus iam aperi aliaj silferoj, eĉ ene de TEJO."

Ni memorigas al s-ro Buller ke:
a) la unua decido por la jura aŭtonomio de TEJO datiĝas jam de la pasinta jarcento: vidu la protokolon de la TEJO-Komitato en Asizo, 1997;
b) en la baldaŭ dudekjara batalo de TEJO por sia jura aŭtonomio Buller havas pezajn respondecojn kiel malamiko de la junularo, kiel konfirmas lia nuna opozicio;
c) d-ro Giorgio Silfer ne estas "la plej fervora apoganto de la sendependeco de TEJO"; sed li simpatias (kiel ĉiuj sinceraj raŭmistoj) al la streboj de la junularo; tiun simpation reciprokis la TEJO-Komitato, kiam unuanime dum la antaŭlasta IJK en Germanio li ricevis la parolrajton: al ridinda homo oni ne donas parolrajton. Cetere, li same simpatias al la streboj de la afrikaj esperantistoj: alia medio kontraŭ kiu Buller malamikas;
d) vidi "silferojn" ĉie estas simptomo de milda paranojo (ĉu Buller ne estus jam sufiĉe misfarta?); kaj demonigi adversulon estas grava politika eraro.

Buller kaj la ceteraj antiraŭmistoj estas trenantaj sian asocion al la abismo de senprecendenca intergeneracia konflikto.

[HeKo 611 7-A, 29 aŭg 16]

Prezidanto Michael Boris Mandirola komentarias:
Ĉe Buller estas evidenta ia obsedo pri Silfer, sed TEJO ne povas ĉesi ricevi subvenciojn kaj detrui multjaran laboron pri eksteraj rilatoj pro la obsedoj de Buller...
Ni devas konsideri la konkretajn argumentojn kaj mi jam plurfoje esprimis la problemojn. Male Buller citas homon sen diri konkrete kiujn gravajn neakcepteblajn decidojn TEJO povus fari kontraŭ UEA (mi substrekas "kontraŭ").



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0196 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0476 s s 
  Total: 0.0673 s s