Esperanta Civito

TEJO redonos nur bagatelan sumon

La minaco de EU-instancoj redimensiiĝis: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo devos redoni nur bagatelan sumon, pro ne plenumo de kontrakta kondiĉo.

"El la pasintjara subvencio de 19.499,00 eŭroj, TEJO perdas 1.216,28 eŭrojn" ĵus komunikis prezidanto Mandirola al la Komitato. "La eŭropaj subvencioj estas pagataj 80% je la komenco kaj 20% post la raporto. Tiu sumo fakte estas malpli ol la kompletiga parto, do TEJO ne devos redoni monon, sed nur ne ricevos la tutan antaŭviditan saldon."

Laŭ la TEJO-estraro, nur la plena aŭtonomio preventas la riskon de monperdo ĉe EU-instancoj. Tion kontestas antiraŭmistoj en UEA, kiel konate. Eĉ pli: laŭ prezidanto Mandirola la problemo fontis el la malkompetento de s-ro Osmo Buller, kiu tamen ne agnoskas tion.

[HeKo 612 3-A, 31 aŭg 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0584 s s