Esperanta Civito

Mankas nur tri semajnoj por la UEA-referendumo


"La ĝenerala direktoro aranĝas la [ĝeneralan] voĉdonadon plej malfrue du monatojn post decido pri ĝia okazigo": tiel ordonas la artikolo 56 de la UEA-statuto. La du monatoj (sesdek tagoj) estas kalkulendaj ekde 29 julio 2016, do mankas nur tri semajnoj.

La verbo "aranĝas" povus signifi, ke dum la lasta semajno de septembro devus foriri la balotiloj al ĉiuj voĉrajtaj. Ĝi povus ankaŭ nur signifi, ke je tiu tago la referendumo estus formale kunvokenda, kun ĉiuj proceduraj klarigoj, precipe rilate la voĉojn de asocioj (ĉu bloke? ĉu individue? ĉu sekrete? ĉu ankaŭ rete? ĉu per aneksaĵo al la asocia organo?). Ĝis nun la proceduro ne estas tute klara, krom la fakto ke malprobable oni povos kalkuli je la akurateco de la revuo "Esperanto".

Laŭ la citita artikolo, "la voĉdonado okazas skribe [ankoraŭ ne eblus rete] kaj la voĉoj estas kalkulataj naŭdek tagojn post la dissendo de la voĉdoniloj". Ĉiukaze, inter la fino de septembro kaj la eko de la referendumo maldecus tro longa intertempo.

Plia problemo estos la garantio pri la sendependeco de la balotejo. Male ol okazas ĉe la Esperanta Civito, kie ekzistas balotejoj en pluraj urboj de malsamaj kontinentoj, UEA venigus ĉion al Roterdamo. Ĉu la opozicio, gvidata de homoj kiuj mem aspiras al la Fina Venko, havas adekvatajn garantiojn pri tiu sendependeco?

La situacio estas komplika. Oni rimarkas ke UEA ne kutimas havi demokratie universalajn balotojn.

[HeKo 613 1-A, 5 sep 16]

D-ino Perla Martinelli komentarias:
Kiel dumviva membro de la landa asocio en Svislando mi deklaras plenan konsenton pri la modifitaj statutartikoloj koncernantaj TEJOn. Mi forte esperas ke la estraro de Svisa Esperanto-Societo voĉdonigos sian membraron anstataŭ esprimi nur estraran vidpunkton.

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2206 s s 
  Total: 0.2341 s s