Esperanta Civito

Amaso da eŭropa mono al TEJO por Afriko

Laŭ la ĵus reviziita jar-raporto de la Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, al la (baldaŭ ne plu) junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio estis asignitaj 216.000 eŭroj da subvencioj dum unu sola jaro, inter la kongreso de 2015 kaj tiu de 2016.

"La plej konata atingo estas tamen la subvencio je 149.490 eŭroj pri Eŭrop-Afrika kunlaboro, aprobita en majo 2016. En la projekto partoprenas kvar landaj sekcioj en Eŭropo kaj kvar landaj sekcioj en Afriko, kaj kiu estas kerna por la organizado de IJK en Afriko" diras la raporto, ne precizigante pri kiuj landoj temas. Ankaŭ ne estas mencio pri la kurtaĝo eventuale pagenda al la agentejo kiu sukcesis akiri tiun subvencion por TEJO.

Tioma mono por Sankta Neredono klarigas la fortan premon por la okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Togolando, aŭ ie ajn en Afriko, por ne maltrafi la subvencion. Maliculo suspektas ke eŭropanoj pretus farbi sin nigre kaj ekloĝi en Togolando aŭ Benino, por gardi tiun trezoron.

Al kiu(j) iras tiom da eŭroj? Ĉu individuaj afrikanoj partoprenos en la melkado de la eŭropa bovino? Ne certe.  Oni scias, ekzemple, ke unu el la organizontoj de IJK en Togolando petis helpon de TEJO por akiri la pasporton. Kosto: okdek eŭroj, el kiuj li mem trovis la duonon. La kvardek eŭrojn la TEJO-Estraro rifuzis, ĉar li ne petis antaŭ iu limdato pri kiu neniu sciis...

Oni rapide intuicias, kial togolandanoj volas nun renegoci la IJK-kondiĉojn...

[HeKo 614 1-A, 13 sep 16]

D-ro Francesco Maurelli komentarias:
Tute ne temas pri "por Afriko", sed pri "por junularo, kaj eŭropa kaj afrika". Temas pri kapablokonstruo en la kampo de junularo, kaj ĉiuj junuloj estas same traktitaj, kaj ties kostoj estas same traktitaj de la subvencianto. Temas pri projekto en kiu la junularo laboras kune samrange, dum la verkinto de la artikolo bedaŭrinde havas ankoraŭ la "bonisman" (por ne diri koloniisman) aliron, kaj ne la samrangecan kiun havas TEJO.
La tuta sumo menciita ankaŭ ne estas por tiu projekto, sed estas sumo de pluraj projektoj, kaj nur unu rilatas la EU-Afrikan kunlaboron.
La landoj enplektitaj en la projekto, samkiel la rilato pri la agentejo kiu sukcesis akiri la projekton estis abunde pritraktitaj en la publika TEJO-komitata listo, kaj ĉiuj detaloj estis donitaj. La afero en HeKo estis prezentita kiel se regus ia nubeco, dum ĉiuj informoj estas klaraj kaj publikaj.
Ankaŭ ne veras ke temas pri Sankta Neredono. Kiel la ĵusaj okazintaĵoj montris, ja endas redoni monon se oni misuzas ĝin, aŭ se la administrado estas misa. Estas mono kiu havas specifan celon kaj ajna misuzo estas redonenda.
La premo por okazigi IJK en Afriko ankaŭ ne venas el la subvencio, sed el la strategia plano de TEJO, ekde pluraj jaroj. Mi parolis pri IJK en Afriko dum UK 2006 en TEJO sin prezentas. Gregor Hinker parolis pri tio dum IJK 2009, ekante procezon kiu tra la jaroj portis la prezidanton de TEJO viziti landojn en Afriko, pliproksimiĝo kun LSj en tiu kontinento, kaj fine monon por realigi eron de la strategia laborplano. Kiel ankaŭ HeKo komunikis en pasinteco, ja indas ke oni trovu monon por financi strategiajn prioritatojn, kio estas ĝuste tio kio okazis: estis deziro de pluraj afrikanoj okazigi la unuan IJK en Afriko, TEJO enmetis tion en sia laborplano, kaj laboris tra la jaroj por konstrui bonan grundon, inkluzive de monhelpo.
Mi substrekas ke ne temas pri mono libere uzebla kiel ajn, sed ĝi estas ligita nur al specifaj agadoj. La artikolo tion ne bone klarigas kaj homoj povas pensi ke TEJO povas fari kion ajn ĝi volas, sed estas formalaj reguloj, kaj se io ne estas en ordo, ĉio povus esti en risko.
Kiel eŭropa civitano, mi trovas ofenda la komparon de EU al bovino. Ne temas pri mono libere uzebla, sed ĝi havas specifan celaron, kaj specifan antaŭviditan efikon, kiu pliriĉigos (evidente ne mone!), kaj eŭropan junularon kaj afrikan junularon.

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Responde al demandoj de "Libera Folio", la estrarano de TEJO pri kongresoj, Arina Osipova, rakontas ke la rapida okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko iĝis inda post kiam TEJO sukcesis gajni grandan subvencion de EU por eŭropa-afrika kunlaboro.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1663 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0725 s s 
  Total: 0.2388 s s