Esperanta Civito

Carlo Minnaja prelegos en Venecio

Iniciate de Itala Mazzini-ana Asocio, kies prezidanto en Venecio estas c-ano Paolo Penacchio (kandidato de la Verda Listo), c-ano Carlo Minnaja prezentos itallingve en la civita bibiloteko de Mestre sian libron "L'esperanto in Italia", 22 septembro 2016.

La verko de prof. d-ro Minnaja estas admirinda modelo de movadhistorio, paradigme imitinda por verki la historion de landaj esperanto-komunumoj. Post enkonduko de c-ano Penacchio, homo eksterordinare klera, la renkonton kunordigos s-ro Fabrizio Stelluto, ĵurnalisto.

La libro, kies unua eldono estas preskaŭ elĉerpita (ankoraŭ mendebla ĉe IEF en Milano kaj KCE en Svislando), meritas baldaŭan duan eldonon, kompletigitan per la lasta jardeko.

La itala Esperantio, kiu dum jardekoj ne estis protagonisto de la esperanta kulturo, ekde 1970 iom post iom progresis ĝis unua rango, interalie pro la kontinueco de verkistoj post la jardeko de "La Patrolo" kaj pro la apogo al nia lingvo fare de eminentaj esperantanoj, kiel Umberto Eco, Marco Pannella kaj papo Wojtila.

[HeKo 614 3-B, 14 sep 16]

Anonima leganto komentarias:
En la efektive tre bona libro de prof. Carlo Minnaja la plej citita persono estas Zamenhof: 43 mencioj. La dua estas Giorgio Silfer: 26 mencioj. Se obsedulo en Madrido legus ĝin, ĉu li verkus "La Majstro kaj Silferelli"?

La redakcio respondas:
Kaj la tria estas la aŭtoro mem: 21 mencioj. Eble la madridano (?) uzus alian vorton, kiun li kutimas ĵeti kontraŭ prof. Minnaja. Minnaja kaj Silfer ja estas la plej gravaj italaj esperantistoj (kvankam la dua difinas sin eŭropano kaj havas ankaŭ la svisan ŝtatanecon).

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0603 s s