Esperanta Civito

UTE punita pro la okazigo de Afrika Kongreso

Unuiĝo Togolanda por Esperanto estis punita pro la okazigo de la 6a Afrika Kongreso de Esperanto, fine de decembro 2015. La puno konsistis en la nuligo de projekto pri ĝemeligo inter UTE kaj Korea Esperanto-Asocio. Jen la koncerna minacordono de la UEA-estraro al la tiama prezidanto de UTE, c-ano Kokou Attaglo.

Sekve de negativa respondo, la minaco estis tuj aplikita.

Rilate al la ĝemeligo inter Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE) kaj Korea Esperanto-Asocio (KEA), mi puŝis la projekton por komuna progreso inter du kontinentoj, Afriko kaj Azio. Mi, kiel estrarano de UEA pri afrika movado, peris la projekton inter du landoj helpe de Afrika Komisiono, kiu estas unu el novaj projektoj por afrika movado.

Sed tre bedaŭrinde mi laste rimarkis, ke UTE okazigos 'la 6-an AKE'-n (2015.12.23-29) nome de ACE kun via nacia kongreso '23-a TEK' (2015.25-27) paralele. Kiel vi scias, jam UEA kaj Afrika Komisiono de UEA oficiale decidis kaj publikigis, ke la 6-a AKE okazos en Burundo (2016.8.13-20). En nuna momento, du samnomaj kongresoj okazos ĉijare en Togolando kaj venontjare en Burundo, kio naskos grandan ĥaoson kaj konfuzon en Esperantujo. Pri tiu afero jam la prezidanto de UEA d-ro Mark Fettes klare diris negativan sintenon de UEA al s-ro Koffi Gbeglo.

Tial mi konkludis, ke se UTE ne nuligos la '6-a AKE'-n kiu okazos decembre aŭ ŝanĝos la nomon de la evento, mi ne povas puŝi la ĝemelan projekton inter du landoj bedaŭrinde. Du landaj asocioj devas sekvi la decidon de UEA, ĉar ni du landaj asocioj estas branĉoj de UEA.

Kara prezidanto Attaglo, por nia harmonia kunlaboro, mi petas de vi, ke vi oficiale sendu la sintenon de UTE ĝis la 17-a de julio 2015 por ke ni ne nasku konfuzon al la kongresanoj en la Lilla UK. Esperante vian saĝan decidon, mi atendas vian respondon. 

(LEE Jungkee, estrarano de UEA pri afrika movado)

[HeKo 614 9-A, 18 sep 16]

vickonsulo Chamberline Nguefack komentarias:
Nome de la Kapitulo de la Esperanta Civito, kiu aŭspiciis la sesan AKE, mi esprimas plenan solidarecon al la togolandanoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0588 s s