Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, septembro 2016

La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto. Ĝi startis en aŭgusto 2016, konsiderante la sekvajn subjektojn:

SAT / UEA, TEJO, ILEI / FPEF, LF-koop, KCE, PEN, EDK Razgrado, SIPU / TIETo, Kvinpetalo, Greziljono, E-Gården, IEI, ICH, E @ I, ESF. Al ĉiu subjekto estis kalkulita poentaro, kaj laŭ tiu poentaro evoluis la posta konsidero.

Aŭgusto alportis la sekvajn variojn: UEA 3137, minus 13%; TEJO 282, plus 2%; ILEI 56, minus 3%; LF-koop 182, plus 1%; PEN 171, plus 1,5%; KCE 849, minus 0,7%. La tensioj internaj al UEA, la rezigno de ILEI pri kongreso en Afriko, la momenta financa konjunkturo en KCE estis la ĉefaj kaŭzoj de minusoj.

Septembro alportis la sekvajn variojn:
SAT 151, plus 2% (kongreso kunvokita al Azio);
UEA 3012, minus 4% (la statutbatalo kaj la malfruo de la revuo pezas; kompense, la akurata dissendo de la balotiloj montris organizan kapablon);
TEJO 276, minus 2% (problemojn kun Afriko kompensas la unua seminario en Benino, sed la financa raporto redimensiigas la profiton; la Komitato suferas pro internaj dividoj, samtempe ne atingas la kvorumon ĉe balotoj);

LF-koop 185, plus 2% (akurateco de la gazetoj, nova luanto por la Elfonesto);
KCE 862, plus 1,6% (novaj luantoj reekvilibrigas la spezkalkulon);
PEN 176, plus 3% (sukcesa partopreno en la PEN-mondkongreso, pli favora lukontrakto por la Pegonesto);
TIETo 95, plus 0,5% (nerekta influo de la rilatoj UTE-TEJO).

La monaton septembron karakterizis la kreskantaj tensioj en UEA kaj TEJO lige kun la statutreformo. Tiuj tensioj efikas pli negative al TEJO ol al UEA, kvankam ankoraŭ ne finance. Pozitive evoluas la Civita konsorcio, ankaŭ pro la regula preparado de la elektoj por la Senato kiuj, malgraŭ programaj diverĝoj, ne montras tiel grandan konfliktecon kiel en UEA kaj TEJO.

La entreprenoj (E @ I, Lexus, Kosmo...) aktivas, sed sen rimarkindaj varioj kompare kun la antaŭa monato. Certagrade (precipe por Kosmo) la tensioj ene de UEA povas influi ankaŭ ilin negative.

[HeKo 617 4-C, 5 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0610 s s