Esperanta Civito

En Benino TEJO preparas sian afrikan kongreson

Kun kelktaga malfruo laŭ la aprobita agendo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo disvolvas en Kotonuo seminarion prepare al la Internacia Junulara Kongreso, kunvokita al Aneho (Togolando) por aŭgusto 2017.

Por la estraro de TEJO ĉeestas la ĝenerala sekretario, Arina Osipova. Kurioze, en Benino samtempe promenus ankaŭ la prezidanto de ILEI, Mireille Grosjean.

Multe malpli da informoj pri la ceteraj ĉeestantoj. C-ano Adjévi Adjé nur lastmomente povis veturi al Kotonuo, kie jam estus aliaj togolandaj esperantistoj.  Laŭ li, ĉi-semajne "povus okazi la transdono de la IJK-flago por la tuj venonta renkontiĝo en Aneho", kaj li "volonte akceptus ĝin kiel membro de la Afrika Komisiono de UEA kaj kiel togolandano."

Tiu informo kaŭzis reagon el Unuiĝo Togolanda por Esperanto: "La komitato de UTE en sia kunveno de la 17a de septembro 2016 starigis komisionon, kiu rilatu kun TEJO. Tiu komitato jam sendis leteron al la TEJO-estraro. Ĝis nun respondo ne venis. Tial UTE pluatendas la respondon. La nura instanco rekonita en Togolando estas UTE, kiu estas tre aktiva. Tial, se TEJO surtretas la komitaton de UTE, certe estos multe da problemoj ne nur por TEJO en Togolando." 

Efektive Adjévi Adjé membras en la aludita komisiono, tamen "UTE komisiis neniun iri al Benino. Kiu tien iras, tiu tion faras propranome. Plie, ni scias pri la transdono de kongresa flago. Ni reagos en taŭgaj momentoj, ke la tuta mondo sciu la veron."  Tio enkondukas al admono pri ebla kolizio:

"Togolando tute ne estas lando de malordo. Tial TEJO DEVAS sekvi kion diras la komitato de UTE. Mesaĝoj jam iris al la prezidanto de TEJO, ankaŭ al la TEJO-estraro. Ĝis nun ili ne respondis. En tiu ĉi etoso, mi estas certa, ke la vera IJK tute ne povas okazi en Togolando. Kiuj persistos en sia surtretado kaj subfosado, tiuj certe havos problemojn kaj donos da ili al siaj sekvantoj."

Ĉu Benino, anstataŭ Togolando, gastigos IJKon? Jen klarigo ankaŭ pri la ĉeesto de s-ino Grosjean (duoble super la nova TEJO-aĝlimo), kiu kunposedas partneran entreprenon en Benino.

[HeKo 617 6-A, 6 okt 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0303 s s(23 Requests)
  PHP: 0.1041 s s 
  Total: 0.1344 s s