Esperanta Civito

Se kantoverkisto... al kiu la literatura Nobelo?

La asigno de la ĉi-jara literatura Nobel-premio al Bob Dylan donas tute novan perspektivon al la selektado de kandidatoj, pri kiuj estas referendumanta la abonantaro de "Literatura Foiro".

Indus demandi sin, kiuj originalaj aŭtoroj en esperanto plej multe produktis ankaŭ por muziko. Laŭ proporcio, probable la plej muzikigita estis Lazaro Ludoviko Zamenhof, sed siajn poemojn li ne verkis por kantado, kvankam en pli ol unu el ili vibras ia himna hieratiko, kaj himnoj ili fariĝis (aŭ milita marŝo, danke al Félicien Menu de Ménil).

En la 1920aj ni trovas la talenton de Raymond Schwartz, kies tekstoj laŭ ofte melankolia parodio apogas sin al francaj kanzonoj, kaj de Julio Baghy, kiu kun sia kantista frato Mihály Sárossy kreis unikan kombinon de originala poezio kaj melodia komponado. Danke al ili la kabareDo de "Literatura Mondo" eL Budapeŝto estis tute alia ol la kabareTo de "La Verda Kato" eN Parizo.

La poezio de Baghy inspiris komponistojn ankaŭ en postaj epokoj, kiel atestas la admirinda kasedo "Muzika Literatura Mondo", produktita de LF-koop en 1991, okaze de la duobla jubileo Baghy-Kalocsay: de Damjanov per "Estas mi esperantisto" al Molle per "Samtempaj sezonoj", de Dinnyés per "Siberia lulkanto" al Kalma per "Rankvarteto" kaj "Dancanta ĉevalo".

Malgraŭ sporadaj esceptoj, kiel la prezentoj de aktoro-kantisto-instrumentisto Alexander Starke per "La rido de l' mondo" en la 1950aj, ni devas atendi 1980an (la jaron de Raŭmo!) por nova, grava kaj aŭtenta renkonto inter originala poezio kaj originala muziko: temas pri "La poezio de La Patrolo", kie la versoj de Clelia Conterno, Gianluigi Gimelli, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer trovas la melodiojn verkitajn de Gianfranco Molle. Inter ili, nur Silfer plu kulturos sin refrenisto, traduke kaj originale aŭ adapte, por Nikolin', TEAM kaj Anjo Amika: entute pli ol sesdek komponaĵojn.

El orienta Eŭropo ne mankos "bardoj": kanzonistoj kiel Mikaelo Bronŝtejn kaj Georgo Handzlik; kaj el okcidenta Eŭropo venos la forta eĥo de la roma skolo, ĉirkaŭ Gianfranco Molle, kaj de la parizanoj -- apud Jacques Le Puil, sed precipe aliaj, kiel Max Roy Carrouges kaj Olivier Tzaut (jes, naskita en Parizo), aŭ des pli grave la ĉefa antiparizano: Claude Piron, la Johán Valano de "Frandu piron".

Legu pli en Literatura Foiro

[HeKo 618 4-B, 13 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0339 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0725 s s