Esperanta Civito

Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko 2016

Estas aparte bonvena la unua tago de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, ĉar en 2016 ĝi koincidas kun la Internacia Tago de la Verkistino. Unu estas la 42a semajno en la jaro, alia estas la unua lundo post la 15a de Oktobro.

Indas mencii la eseon de c-ino Perla Martinelli, titolitan "Karakterizoj de la esperanta ŝi-teraturo", aperintan en "Femina 2" (somero 2005), kiu koncize sed komplete resumas la kontribuon de niaj verkistinoj al la originala esperanto-literaturo. Jam la didaskalioj helpas traspuri itineron:

"Marie Hankel, la reĝino de la Floraj Ludoj. [portreto] Ŝia universalisma, religieca fervoro, tipa je ĝermana spirito kiu, seniluziiĝinte pri kristanismo, serĉas en la naturo kaj en nova humarismo la propran katarson."

"Roksano, aŭ Jeanne Flourens, nia unua dramistino (el la verko La Morgaŭa Virino, 1912). [portreto] Roksano estis fundamente purisma: 'esperantigis nur per radikoj de Universala Vortaro' (do la Fundamento) legiĝas sur la frontispico de ŝiaj tradukoj. Kaj certe ŝi estis fundamentisma ankaŭ en la teatroverkado."

"Hilda Dresen estis la sola verkistino prezentita en De Paĝo al Paĝo, de Ludoviko Totsche (1932)."

"Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, en karikaturo de La Pirato (1935): en la neologisma batalo la verkistinoj donis sian subtenon al Baghy."

"Eli Urbanová, komence lingve konservativa, poste neologisme erotika."

"Certe ne ema al lingva esoterismo, eĉ inklina al pedagogia zorgemo, Marjorie Boulton tamen eskapas la ĉefan karakterizon de la esperanta <ŝiteraturo>: ŝirmi la lingvon kontraŭ neologismaj baciloj. Ĝuste ĉar, inter ŝia memo kaj la lingvo, profiliĝas tre klare la parolantaro."

Ĉi-semajne indas prunti en la esperanto-bibliotekoj (en Budapeŝto aŭ Ĉaŭdefono, en Milano aŭ Vieno, kaj tie plu) kaj (re)legi la verkojn de la menciitaj, kaj almenaŭ ankaŭ de Clelia Conterno, Anna Löwenstein, Spomenka Ŝtimec.

(Giorgio Silfer, vickonsulo pri kulturaj aferoj)

[HeKo 619 1-C, 17 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0552 s s