Esperanta Civito

Statistike bonfarta la elektado 2016 por la Senato

Kun dektaga fruo pretas la speciala numero de "Heroldo de Esperanto", luita de la Esperanta Civito por prezenti la programojn kaj la kandidatojn de la listoj konkurantaj en la plej aktiva (se ne eĉ la sola) supernacia demokratia sekreta baloto en Esperantio.

La unua paĝo estas dediĉita al komuna intervjuo kun la ĉefkandidatoj de la respektivaj listoj. Duono de la dua paĝo skize prezentas la strukturon de la Civita demokratio, klarigas kiel kiam kie voĉdoni, enhavas la balotilon, eltondeblan aŭ fotokopieblan. La duan duonon kaj kaj la tutan trian paĝon okupas la programo, portretoj kaj koncizaj biogramoj de la Verdaj kandidatoj (dek naŭ entute). La kvaran paĝon okupas la programo, portretoj kaj koncizaj biogramoj de la Blankaj kandidatoj (dek tri entute).

Neniam estis averaĝe tiom da kandidatoj: 32, nome po 16 laŭliste. En 2011 ili estis 36, sed konkuris tri kandidatlistoj, nome po 12 laŭliste. Rekorda estas la aĝa paletro: la plej maljuna havas 74 jarojn, la plej juna nur 26; la kandidatoj devas esti naskitaj post 30 septembro 1941 kaj antaŭ 1 oktobro 1991. Kompense, la meza aĝo restis la sama: estis 52 jaroj en 2011, restas 52 en 2016.

Ankaŭ la proporcio de la seksoj ne ŝanĝiĝis: unu el tri kandidatoj estas virino. Kaj tute certe la Konsulo estos virino ankaŭ ĉi-foje, ĉar ambaŭ kandidatoj numero 1 estas virinoj. Multe pli feminisme ol en la malnova Esperantio: neniam UEA kaj SAT estis prezidataj de virino.

Aldone, afrikan(in)o estos aŭ Konsulo (se gajnos la Verda Listo) aŭ Vickonsulo (se gajnos la Blanka): do afrikan(in)o (vic)prezidos la Esperantan Civiton. Multe pli malfermite al la Tria Mondo ol UEA: nur unu fojon estis afrika UEA-estrarano, poste anatemita kaj marĝenigita kaj eĉ barita el la diskutlisto; aŭ SAT: neniam afrikano sidis en la Plenum-Komitato, kaj la sola laborista esperanto-asocio en Afriko, la togolanda, eĉ ne situas en la retejo de SAT (kompense, ĝia prezidanto kandidatas por la Civita Senato).

Evidente la Esperanta Civito estas la plej malfermita kaj al Afriko kaj al virinoj.

[HeKo 619 5-C, 20 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0703 s s 
  Total: 0.0842 s s