Esperanta Civito

Internacia Virina Tago 2007


Nur post dek tagoj ni ekoficos kiel Konsulo kaj Vickonsulo, sed ni estas certaj ke la nuna Konsulo, c-ano Walter Zelazny, permesas al ni roli unuafoje kiel proparolistoj de la Esperanta Civito, ĉar hodiaŭ estas escepta tago.

La Oka de Marto ne estas Civita festotago, ĉar ĝi ne koncernas specife la esperantan popolon. Ĝi tamen koncernas ĉiujn virinojn, do ankaŭ nian popolon. Ankaŭ en Esperantio ekzistas fenomenoj de seksa diskriminacio. Ili povas manifestiĝi en kutimoj, nature transprenitaj el la socioj kie la individuoj estas edukitaj. Ili povas fonti el la ideologia antaŭjuĝo ke la seksa diskriminacio situas ene de pli grandaj diskriminacioj, prioritate solvendaj per klasbatala dinamiko. Ili povas fonti el la konsisto mem de la esperantistaro.

En libervolaj, vesperaj lingvokursoj (do ne la entreprenaj, devigaj pri "business language"; aŭ ne la konservatoriaj, devigaj pri "bel canto") la klasoj konsistas plejparte el virinoj. Nur en la esperanto-kursoj montriĝas pli da ekvilibro, eĉ viroj nombre superas virinojn. Tio kontrastas kun la socia vivo mem, en landoj kie la viroj post labortago preferas bierumi aŭ komforti ĉe sporta elsendo, anstataŭ kleriĝi.

En lingvaj fakultatoj, en profesioj de lingva perado, same: ekster Esperantio virinoj superabundas, speciale inter tradukistoj kaj interpretistoj. Provu statistiki kiom da esperantistoj profesie interpretas aŭ tradukas, ekzemple ĉe EU-institucioj: preskaŭ nur viroj.

Se esperantista paro edukas infanon en esperanto laŭ la metodo de Lambert (unu parenco, unu lingvo), plejofte esperanto estas la patra, ne la patrina lingvo.

Ni ne volas longe reteni vian atenton per kromaj ekzemploj. Estas fakto ke ia formo de masklismo radikas dekomence en nia lingva komunumo. Kaj iom post iom ĝi evoluas al la minoritateco de virinoj en la por-, per- kaj priesperanta aktiveco, al ilia minoritateco en komitatoj kaj estraroj (kun la sola, feminisme laŭdinda escepto de la Esperanta Civito), al masklismaj kutimoj kiel la "kongresedzino".

Necesas esplori pri la kialoj de ĉi tiu tendenco. Ĝi produktas seksan diskriminacion multe pli gravan ol la uzo de certa sufikso aŭ la prefero por certa pronomo. Okazas ke ial esperanto altiras virojn pli ol virinojn, kaj la malnova Esperantio firmigas tiun altiron.

Ĝis tioma punkto, ke ellaboriĝis ideologia platformo (specife kodita en la "Manifesto de Prago") kiu povas konduki al draste masklisma sinteno. Ĉar la egalrajteco de virinoj ofte konfliktas kun la egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj. Kiel raŭmistoj ni ne povas konsenti, ke la esperantistaro okupiĝu pri la defendo de iu lingva minoritato kun sia propra indiĝena kulturo, kontraŭ la globalisma moleĥo, kaj samtempe ili indiferentu pri tio, ke ĝuste tiu minoritato kaj tiu indiĝena kulturo praktikadas la ekscizon de la klitoro.

Ĉi tiu ne estas prelego aŭ saluto laŭcirkonstanca. Ĉi tiu estas invito al medito. Raŭmistoj uzas festotagojn por mediti, ne nur por manifestacii. Jen nia temo okaze de la Oka de Marto.

Agrablan tagon al ĉiuj civitaninoj!

Giorgio Silfer, Konsulo
Marie-France Conde Rey, Vickonsulo

el Svislando/Francio, 8 marto 2007

[HeKo 325 9-C, 8 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0317 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0761 s s