Esperanta Civito

Heroldo en 2017 kun tute nova koloro

Sociala Grupo Lexus el Brazilo ĵus diskonigis la novan markon kiu ekde januaro identigos la jarkolekton 2017 de la reta kaj papera versioj de "Heroldo de Esperanto". La tuta grafika modernigo konsistas el ĝisdatigita litertiparo, simbolo deveninta de la marko "Heroldo" (la litero H en blazono, izolite uzebla kiam estos necese) kaj koloro [vermiljona apud nigra] evitanta la konvencian verdon vaste uzatan en Esperantujo.

"La projekto de la enpaĝigo de la papera versio kaj de la pritrakto de la reta versio tago post tago fariĝas pli rafinita kaj tuj elstariĝos antaŭ la okuloj de la esperantistoj el la tuta mondo", asertas la novaj eldonontoj de HdE. Laŭ ili la celoj de la nova marko kaj dezajno estas, krom la grafika modernigo, eviti la esperanto-kliŝojn. "La mondo estas multkolora. Ne pravigeblas eterne resti alkroĉita al la kliŝa verdo kvazaŭ tio estus netuŝebla regulo", ili klarigis per afiŝo en Facebook.

Se la nova marko koincidos kun la titolo de la gazeto, post tri numeroj ĉesos la ĝisnuna tradicia gazetkapo, kiu datiĝas de 1933 kaj karakterizis Heroldon dum la Tria Regno, tra la nederlanda (Jung), belga, hispana, itala (Sikorska) epokoj kaj fine dum la dudek jaroj ĉe LF-koop (1997-2016). Efektive, en HdE oni uzis nur nigran inkon sur blanka papero, almenaŭ dum la lastaj okdek jaroj: neniam la verdan.

[HeKo 620 7-B, 29 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0598 s s