Esperanta Civito

Kreskas la intereso pri HEL ekster Esperantio


Kreskas la intereso pri la verko "Historio de la esperanta literaturo" ankaŭ ekster Esperantio, kvankam ne ekzistas nacilingvaj tradukoj, kaj la eldonejo LF-koop nur nun ekpreparas tiucelan planon.

La ekspansio de HEL, nome la intereso pri nia literaturo tra libroprezentoj, prelege kaj recenze, dependas de la personaj kaj lingvaj kompetentoj de la aŭtoroj. Kompreneble ili povas realigi tion precipe en sia ĉefa nacia idiomo, la itala; sed eblas (al ili ambaŭ aŭ unu el ili) prelegi ankaŭ en la angla, franca aŭ hispana.

Tial okazas ke la revuo de la itala PEN-Centro dediĉos du paĝojn (en formato A3) al HEL en la venonta numero; ke c-ano Carlo Minnaja prezentos la libron ĉe la universitato de Parmo, 22 novembro 2016; ke tuj antaŭe c-ano Giorgio Silfer estos intervjuata de grava ĵurnalo en Finnlando.

Se iu loka, regiona, landa aŭ faka societo en anglalingva, franclingva aŭ hispanlingva teritorio volus organizi informan eventon, ankaŭ kun prezento de la libro en ĉeesto de la aŭtoro(j), tiu bonvolu rekte skribi al lf-koop ĉe esperantio.net.

[HeKo 620 8-B, 31 okt 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0578 s s