Esperanta Civito

Kandidatoj 2016 al la Senato: Julio Herrero (Verda Listo)

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

En la Verda listo mi reprezentas la tendencon naturamikan, ekologieman kaj animalisman. Ne hazarde mi prezidas Esperantan Naturamikaron, se citi societan engaĝon; kaj mi zorgas pri kelkaj hundoj kaj pluraj katoj, se citi ekologian praktikon.

La Senata majoritato valorigis min en la Kapitulo, kiel vickonsulon pri informado. Mi pretas plu aktivi en la Kapitulo, se la nova Konsulo nomumos min kaj la Parlamento ratifos. Sed indus havi rotacion en la postenaro, tiel ke mi okupiĝu pri alia delego.

En la profesio min karakterizis administra kaj organiza kompetentoj: verŝajne mi estus pli utila ĉe la internaj aferoj, ol en sektoro kiu pli kaj pli bezonas kaj virtualon kaj fremdajn lingvojn, pro la kreskanta ekspansio en la informado ĉe la neesperantista publiko.

La familiaj taskoj estas por mi gravaj, ĉar parto de la sociaj devoj: ekzemple mi zorgas pri malsana frato, helpante lin dum du matenoj semajne. Sed pro tre baldaŭa emeritiĝo mi esperas doni pli en aliaj kampoj, unuavice por la esperanta popolo.

Julio Herrero Segura
(Verda Listo)

[HeKo 621 1-C, 2 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0600 s s