Esperanta Civito

Buller insistas: malaprobo ankaŭ pri UEA-financoj

Osmo Buller pli kaj pli opozicia kontraŭ la nuna estraro de Universala Esperanto-Asocio. La eksa ĝenerala direktoro kaj nuna komitatano C malaprobas ne nur la Fettes-statutreformon (precipe rilate al TEJO), sed ankaŭ la (malfrue) proponitan buĝeton 2017 de UEA. Kaj ĉi-foje ne sen pravo.

"Evidente oni metis la Volontulan Domon en la sekcio Kostoj, ĉar ankaŭ la Oficeja Domo estas tie. Pli bone ĝi tamen sidus sub Rimedoj, ĉar diference de la CO-domo ĝi celas esti aktiva investo por gajni renton en formo de lupagoj. Eblus tamen lasi ĝin kiel rubrikon sub Kostoj sed montri tie nur la elspezojn, dum la enspezoj aperus en nova rubriko Lupagoj en la sekcio Rimedoj. Tien povus moviĝi ankaŭ la lupagoj pro la CO-domo, tiel ke aperus du linioj: Lupagoj Oficeja Domo kaj Lupagoj Volontula Domo." Laŭ s-ro Buller la nuna propono "aperigi sub Kostoj rubrikon kun granda minusa sumo, fakte rimedoj anstataŭ kostoj, estas maleleganta".

Li ankaŭ "malsalutas" la kreskon de la elspezoj pro Movada Evoluigo, "ĉar mankas mono por pravigi ĝin kaj oni devus buĝeti por tiu celo eĉ malpli ol ĉi-jare. Krome, la Estraro devus uzi ĉi-jare malpli ol oni buĝetis, ĉar la evoluo de enspezoj ne estas bona." Li emfazas ke la buĝeto por 2016 "tute escepte jam estis deficita (39.775 eŭroj), ĉar oni antaŭvidis i.a. negrandan UK kaj lige kun ĝi membrofalon", kaj prognozas ke "la ĉi-jara deficito minacas iĝi grave pli granda ol buĝetite. Tial la Estraro nepre devus ŝpari tie kie eble por ankoraŭ savi la saveblon. Pri plej multaj elspezoj tamen ne plu eblas ion fari dum la lastaj du monatoj, sed pri la movada evoluigo jes -- se la buĝetitaj sumoj ne jam estis elspezitaj."

Laŭ Buller do financa katastrofo ŝvebus, se oni aplikus la Fettes-strategion. Li taksas tro optimisma la enmeton de subvencioj, ankaŭ ĉar, "se aljuĝitaj, fine ili eĉ ne estos uzeblaj aŭ estos nur parte uzeblaj en 2017." La fina frapo: "Tiel kiel ĝi nun aspektas, mi ne apogas la prezentitan [buĝet]proponon."

Kvankam "Libera Folio" endormiĝis kaj ne plu funkcias kiel voĉtubo de la bullerismo (sed ankaŭ la UEA-estraro ekperdis la sian, pro la krizo de revuo "Esperanto"), Osmo Buller pli kaj pli konfrontiĝas kontraŭ la nuna gvidantaro.

[HeKo 621 3-A, 3 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0567 s s