Esperanta Civito

Giorgio Silfer preparas socikulturan esearon

Dum li estas prizorganta kun c-ano Carlo Minnaja la baldaŭan duan eldonon (post jam du represoj de la unua) de la "Historio de la esperanta literaturo", c-ano Giorgio Silfer definitivigas la bazan skemon de sia nova libro kaj kunmetas la unuajn ĉapitrojn.

Temas ankaŭ pri historiografia verko, sed turnita al la evoluo de la esperanta mondo. Post medito ĉu verki socian historion de la esperanta popolo, eventuale kun la asisto de sociologo (tiam la ideala kunlaboranto estus c-ano Walter Zelazny), prof. Silfer elektis tute alian solvon. "Temos pri esearo, kiu pritraktas per aŭtonomaj artikoloj loze inter si kuplitaj la historion de la esperanta popolo, laŭ metodo parte kronologia parte analiza" klarigas la aŭtoro.

Kronologie aranĝita ĉefe estas la eseo "Hodiaŭ Universala Esperanto-Asocio estus centjara"; profundige analiza estas, ekzemple, la eseo "popolo de l' Libro aŭ libro de l' Popolo?"; ambaŭ kvalitojn prezentas, certagrade, "Kial esperantismo ne venkis en la dudeka jarcento?", kun priskribo de la geopolitika konduto de la esperantistaro dum tri mondmilitoj (inkluzive de la "malvarma milito", 1949-1989) kaj komparo al la konduto de la cionisma fenomeno.

La libro ampleksos ducenton da paĝoj, plus plian centon kun referenca materialo kaj historiografia antologio, kiu inkluzivos tekstojn el Gaston Waringhien, Edmond Privat kaj aliaj. Por la eldono, kiel normale por ĉiu kooperanto, li proponos ĝin unuavice al LF-koop.

Giorgio Silfer doktoriĝis pri modernaj lingvoj kaj literaturoj en 1981 kaj pri beletristiko en 1987. Tamen amiko en svisa universitato rimarkis, ke li trapasis ankaŭ gravajn ekzamenojn pri ĉiuj kvar partoj de historio (romia, mezepoka, moderna, nuntempa), kio en Svislando egalus al "démi-licence": do li povus rapide fariĝi licenciulo pri historio.

[HeKo 621 4-B, 4 nov 16]

Anonimulo komentarias:
Laŭ la signifo kaj kutima uzo de la prepozicio EL, mi sugestus aŭ "kiu inkluzivos tekstojn de GW, EP k.a." aŭ "el verkoj de GW, EP k.a."

La redakcio respondas:
Dankon pro la sugesto. Ŝajnas ke la tekstoj ne estas (ĉiuj) verkitaj de tiuj aŭtoroj, sed parte de aliaj, kvankam el iliaj verkoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0601 s s