Esperanta Civito

Kreskanta helpantaro por KCE


Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono jam de pli ol dudek jaroj funkcias danke al la deĵorado de bonvolaj stabanoj de LF-koop, al kiuj aldoniĝis helpemaj gecivitanoj. Preskaŭ ĉiuj deĵorantoj venas de eksterlando: kiel vere transnacia centro, KCE vivas preskaŭ sen svisaj laborfortoj. Tiel multe ke la retejo de Svisa Esperanto-Societo eĉ ne mencias ĝin...

En 2016 la plej longaj deĵoroj estis tiuj de c-ino Anna Bartek kaj de c-ano Tihomir Lovriĉ. Aliaj deĵorontoj estis trejnitaj dum pli mallonga periodo.

Dum la jaroj 2010aj aldoniĝis la stabo de Fondumo Pro Esperanto, specife por la domflegado. Plej asiduaj stabanoj estis c-anoj Marek Bamberski kaj Claudiu Doda.

La stabo en Ĉaŭdefono aktivas ankaŭ por la nemoveblaĵoj kiuj ne apartenas al KCE: do ne nur la Esperanto-Domo, sed ankaŭ la apartamentoj de LF-koop (la Elfonesto kaj la Pegonesto).

(HeKo 622 4-B, 14 nov 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0573 s s