Esperanta Civito

Fettes pretas por plia redaktora maldungo

La krizo de la revuo "Esperanto" pli kaj pli pezas sur la ŝultroj de prezidanto Mark Fettes, kiu baldaŭ havus eĉ tri redaktorajn skalpojn en sia ĉasosako: Stano Marĉek, kiun li tuj maldungis je sia prezidantiĝo; Fabrício Valle, kiu post diversaj premoj kaj kritikoj inter 2014 kaj 2015 mem anticipis drible la prezidanton; kaj nun Attila Kaszás, pri kiu d-ro Fettes publike deklaris: "Evidente ni jam komunikis al li, ke en tiaj cirkonstancoj ne eblas daŭrigi post la decembra numero, ĝis kiam lia kontrakto validas".

La signifon de la krizo trafe skizis komitatanino Claude Nourmont: 
"Siatempe (antaŭ ne tre longe) estis redaktoro, kiu akurate aperigis ĉiujn oficialajn komunikojn. Nenio mondskua, sed tamen nepra. Oktobre estis anonco pri la belartaj konkursoj. Novembre estis anonco pri IKU. Ĉi-jare estas grava afero, t.n. Zamenhof-jaro, pri kio devus aperi konsiloj kaj helpoj, por posta agado en la diversaj landoj. Kaj certe pri aliaj gravaj agadoj. Nun pri la statuta temo, la buĝeto. Kaj la oficialaj komunikoj pri la venonta UK. (...) Ni tre postrestas."

Sekvis la eĥo de komitatano Osmo Buller: "La revua situacio estas jam tiel drameca, ke la Estraro devas nepre veni al definitiva konkludo. Ke Stefan estas komisiita kiel fakta redaktoro, estas panika ago kaj neniu solvo -- ne pro tio, ke Stefan ne mastrus la metion de redaktoro, sed li estas estrarano kun aparte gravaj respondecoj, kiuj neeviteble suferos. "Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro", dirus Zamenhof."

Prezidanto Fettes, kiu promesis kreskon ĝis dek mil kotizantaj membroj en tri jaroj, riskas multon. UEA mem survojas al grava krizo, pri kies solvo Komitatano Z jam liveris sian recepton: renversi la nunan estraron. TEJO elektis la taŭgan momenton por emancipiĝi...

[HeKo 623 3-A, 22 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0586 s s