Esperanta Civito

Kalle Kniivilä torpedas TEJOn en Afriko


La skandalgazeto "Libera Folio" torpedas la iniciaton de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Afriko. Esplorante la oficialajn aktojn de la projektoj Erasmus Plus ĝia redaktoro Kalle Kniivilä malkovris, ke la ĉefa organizanto de la Internacia Junulara Kongreso venontjara en Togolando estus Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kvankam UTE mem negis kaj plu negas sian envolviĝon.

La paradokso estas facile solvita: antaŭ du jaroj la prezidanto de UTE estis ankoraŭ la nuna ĉefkunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, kaj li prizorgis la registradon de la unuiĝo. Lasinte la oficon, Adjévi Adjé retenis la dokumentojn, tiel ke ĉe la ŝtataj instancoj li daŭre rezultas la prezidanto!

LibFol rimarkigas ke estas junulara neniu el la kvar afrikaj subjektoj kiuj partneras en la projekto: efektive temas pri landaj asocioj de UEA. Sed ankaŭ du el la tri eŭropaj ne estas junularaj, nome la pola kaj la itala.

Se la pola estas tamen landa asocio de UEA, same kiel la afrikaj, bizara ŝajnas la kazo itala. Ne temas pri Itala Esperanto-Federacio, sed pri la asocio kiu organizis la SAT-kongreson en Milano. La asocio estas gvidata de Andrea Montagner, bibliotekisto, eksa senatano de la Esperanta Civito kaj eksa estrarano de Itala Esperanto-Federacio.

Se la rilatoj inter PEJ kaj PEA en Varsovio povus evidenti rivalte, tiuj inter IEJ kaj ARCI-Esperanto en Italio aspektas nur postkulisaj. Kaj sur la fono (aŭ la postaĵo, kiel oni tradukis el la enkonduko al "Vilhelmo Tell" en 1906) flosas pli ol 140.000 eŭroj.

[HeKo 624 1-A, 26 nov 16]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Ĉu Adjévi mem ne scias, ke li ne plu estas prezidanto de UTE? Ĉu UEA kaj ILEI ne scias, ke Adjévi ne plu estas prezidanto de UTE? Se nun Adjévi diras, ke li plu estas prezidanto pro la supraj kialoj, oni komprenu simple, ke li estas ekstreme malhonesta. Kaj UEA kaj TEJO, kiuj sekvas lin, ege kulpas, ĉar ili estas pli ol komanditoroj. Adjévi neniel rajtas tiel kaŝe uzi UTE-aferojn por kontentigi siajn soifojn. Tiu ĉi afero iru al justico.
Honestaj togolandaj esperantistoj tre bone konas tiun Adjévi tre malhonesta kaj kiu ĉiam recidivas en siaj malhonestaj kaj monavidaj agoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0575 s s