Esperanta Civito

Ankaŭ en Esperantio okazas violento al virinoj

Aliĝante kiel Vickonsulo de la Esperanta Civito al la movado Viroj kontraŭ Vira Violento (VVV) mi volis atesti la engaĝon, personan kaj de Esperantio, por celo prioritata en la nuntempa feminismo: la lukto kontraŭ perforto al feminoj -- de knabinetoj ĝis kadukaj virinoj, pasante tra la meza aĝo, kie plej oftas feminicidoj. Laŭ tiu spirito mi aliĝis kiel Konsulo jam al la UNIFEM-alvoko en 2008.

La 25an de Novembro, kiu estas la Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Feminoj, mi deziras laŭte denunci la esperantistojn kiuj ankaŭ kulpas pro perforto kontraŭ esperantistinoj. Bonŝance neniu el ili havas la esperantan civitanecon. Kaj ne kredu ke violento nepre koincidas kun seksa molestado.

Violentas kontraŭ feminoj la masklaj administrantoj de la esperantlingva Vikipedio, kiuj ne zorgis pri la manko de artikolo en nia lingvo, apud aliaj dudek sep idiomoj. Tiuj administrantoj devus honti pri tia preterlaso rilate la hieraŭan Tagon.

Violentas kontraŭ feminoj la pamfletoj kiel tiu verkita de Reinhard Haupenthal, al kies vidvino mi ne kondolencis pro feminisma kohero (pretere kaj private mi ne bedaŭras, ke de la forpasinto mi bezonis nenion lerni kaj nenian helpon ricevi).

Violentas kontraŭ feminoj la aŭtoroj kiuj kaŝas sin kiel faris Aldo de' Giorgi, kaj la esperantistoj kiuj subtenis lian kamuflaĵon. Memkritiko povas rehabiliti ilin, kiel en unu kazo. Kaj povas violenti ankaŭ kiu ne kaŝas sin, des pli se tiu opinias, ke la esperantistaro estas nur "kvar ranoj en marĉo".

Ne estas violento kontraŭ feminoj, sed respekto al rajtegaleco, kritiki politikistinon (aŭ movadestrinon), se tio montras realajn faktojn, kaj ne kunclieskan "cupio dissolvi".

Kaj estas engaĝo por la elimino de perforto la verkado kiu tiun violenton denuncas. Mi donis etan kontribuon per la kamiŝibajo "Karmezina renkontis Lupon", kaj esperas doni plian.

La perfortemo kies viktimoj la feminoj estas malkreskos nur se ankaŭ la viroj batalos kontraŭ ĝi. Ankaŭ en Esperantio kresku la konscio pri tio.

(Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito)

[HeKo 624 2-C, 26 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0598 s s 
  Total: 0.0765 s s