Esperanta Civito

Pri financoj Buller estas tute izolita

Malgraŭ bone argumentita opozicio s-ro Osmo Buller trovis preskaŭ neniun konsenton en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio: nur li kaj s-ino Loes Demmendaal (eksestrarano pri financoj) voĉdonis kontraŭ la buĝeto proponita de la estraro.

La amasan subtenon al la proponita buĝeto (39 jesoj el 44) apenaŭ mildigas tri kromaj sindetenoj. Praktike la asembleo de la nomumitoj de la landaj asocioj, integrita de individuaj elektitoj kaj kooptitoj, deziras ke UEA havu grandan deficiton en 2017 (probable 10% de la spezkalkulo).

La rezulto de la nesekreta voĉdono fortigas la pozicion de prezidanto Fettes, kaj esperigas lin pri la akcepto de la statutmodifoj. Samtempe ĝi montras ke Osmo Buller estas tute izolita en la asocio, laŭ sia administra strategio. Se li fiaskus ankaŭ en sia batalo kontraŭ TEJO, endus pensi pri definitiva retiriĝo.

[HeKo 625 4-A, 3 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0557 s s