Esperanta Civito

LF-koop finas du jardekojn da heroldumado


Ĉi-semajne pretos por la presejo ankaŭ la numero 2267 (17:2016) de "Heroldo de Esperanto": la lasta produktata de LF-koop. La lastaj du numeroj estas grandparte dediĉitaj al la baldaŭa Zamenhofa jaro, per longa kaj detala studo pri la uzo de la vorto "popolo" ĉe la Majstro. La filologia esploro, realigita de mag. Francisko Degoul, pruvas la praraŭmismon de Zamenhof, precipe en la periodo 1906-1911.

Per la numeroj 2266 kaj 2267 finiĝas la du jardekoj de HdE ĉe LF-koop. Dum la lastaj jaroj la gazeton prizorgis triopa redakcio, konsistanta el gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. C-ino Bartek zorgis precipe pri la loka kaj regiona kroniko, la rubrika paĝo kaj la lastaj du UKoj (pli frue la UK-redaktoro estis c-ano Dieter Rooke); d-ino Martinelli redaktis la trian paĝon, dediĉitan al kulturo; prof. Silfer prizorgis la unuan paĝon, kun la ĉefaj novaĵoj, ne nur el la esperanta mondo.

En antaŭaj jaroj redaktore oficis ankaŭ s-ro Stano Marĉek, c-inoj Marie-France Conde Rey kaj Annette Mühlemann, dum la enoficiĝinta Etel Zavadlav estis kompleta fiasko. Rimarkindaj estis la rubrikoj de André Cherpillod, Leen Deij, István Nemere. De tempo al tempo aperis felietonoj, interalie krimromano de J. H. Rosbach.

La nova eldonejo (Sociala Grupo Lexus) ricevas Heroldon en fazo konjunkture favora, ĉar krizas la informa organo de UEA, ĉesas la papera varianto de "La Ondo de Esperanto" kaj "Monato" orfas je vera ĉefredaktoro, post la subita morto de Paul Gubbins. Krome, LF-koop ne enmiksiĝos fuŝe en la agadon de la nova posedanto, male ol klopodis fari Gian Carlo Fighiera kontraŭ LF-koop, per eĉ kanajlaj atakoj (kun la kompliceco de la skandalgazeto de Kalle Kniivilä). Kompreneble vekas perplekson la komparo inter la konsisto de la nova stabo kaj la ambicioj de s-ro Valle (12 numeroj jare, po 20 paĝoj, formato Berliner), sed la abonoj espereble multiĝos tuj post la apero de la unua numero, en januaro 2017.

[HeKo 266 2-B, 11 dec 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0647 s s 
  Total: 0.0791 s s