Esperanta Civito

Interna UEA-opozicio kampanjas kontraŭ TEJO

La opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio komencis novan kampanjon kontraŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La kampanjon iniciatis, kiel normale ĉar li estas la gvidanto de tiu opozicio, la eksa direktoro kaj nuna komitatano Osmo Buller.

La preteksto por tiu kampanjo estas la aŭspicio de TEJO al JARTE, Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017. Kritikante tiun decidon, s-ro Buller (kaj liaj epigonoj José Antonio Vergara, Renato Corsetti kaj Zsófia Kórody, kiuj pledas por la starigo de "nigraj listoj" -- ĉu en la spirito de la Zamenhof-jubileo?) ŝajnas precipe ataki eksteran subjekton, sed la efektiva celo de la kampanjo estas TEJO mem, kies emancipiĝon (i)li evidente spitas.

Ke la atako estas direktita ĉefe kontraŭ TEJO, kaj ne kontraŭ aliaj subjektoj, fariĝas des pli klare, kiam manifestiĝas subaĉeta minaco, kiel pruvas la deklaro de Gábor Márkus, hungara komitatano:

"Kara Osmo, dankon, ke vi informis nin, ke Libera Folio raportis pri zorgiga evoluo ĉe TEJO. Tio helpas nin decidi rilate al nia morala kaj financa subteno al TEJO. "

"Dum la lasta semajno mi partoprenis la Afrikan Kongreson an Tanzania urbo Bunta kaj tie niaj samideanoj petis, ke nia Kultura Centro donu financan subtenon ankaŭ al ili. Laŭ iliaj informoj TEJO planos organizi junularan kongreson venontjare en Togolando kaj ni pensadis pagi la kostojn de dek junaj afrikaj kongresanoj. Sed laŭ viaj informoj ni pripensis la aferon denove kaj konkludis, ke tiu subvenciado estus malefika, ĉar estus risko ke ni subvencius agadojn malamikajn al nia UEA. Elkoran dankon Osmo pro viaj informo kaj atentigo".

Se TEJO estas la unua celo de la Buller-Vergara-Corsetti-Kórody-Márkus-kampanjo, kiu estas la dua? Certe ne KCE, JARTE aŭ prof. Giorgio Silfer, kiel oni povus pensi. Tuj post TEJO la dua celo de la pafoj estas la estraro de UEA. Tiurilate la plej eksplicita estis d-ro Corsetti:

"Por ke ĉi tiu komitato reakiru iom da graveco, eble indas paroli pri konkretaj agadoj por Esperanto, kiujn UEA intencas fari en la venonta jaro kaj kiun komitatanoj esperble volonte partoprenos. Mi petas Mark-on [Fettes prezidanton], ke li bonvolu prezenti al ni la intencitan laborprogramon de UEA en 2017 (bonvolu ne paroli pri statutaj ŝanĝoj. Tio ne estas laboro por Esperanto)."

La olda gvardio malgajnis en la ĝenerala voĉdonado, kaj klopodas per plua kampanjo (iniciatita en tago marda) mordi kaj murdi kaj... (Camacius docet). Ene de UEA okazas granda povokonflikto, kiun la opozicia minoritato kamuflas entirante eksterajn subjektojn.

[HeKo 629 6-A, 5 jan 17]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0825 s s 
  Total: 0.0956 s s