Esperanta Civito

UEA perdis proksimume kvinonon de la membraro

"Ĝis la 22a de decembro 2016 pagis kotizon 3.018 personoj. Samdate estis pliaj 312 membroj kies kotizojn donacis Fondaĵo Canuto" lakone komunikis la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, Martin Schäffer.

Se al la supraj oni aldonas 942 dumvivajn kaj honorajn membrojn, la totalo atingas 4.272 UEA-anojn. Fine de 2015 ili estis 5.508, inkluzive de 950 dumvivaj kaj honoraj. En absoluto, tio egalas al perdo de 1.236 unuoj, nome 22,44% de la antaŭa jaro.

En 2014 UEA havis 3.230 individuajn membrojn, plus 820 "kanutigojn", plus la kutiman kvanton de ĉ. 950 dumvivaj kaj honoraj. La rezulto estis iom pli ol kvin mil, kaj la perdo de 2016, kompare al 2014, limiĝus je ĉ. 15%. Se konsideri la lastan jarkvinon, koincidan kun la Civita censado, la malkresko de UEA stabiliĝis je ĉ. 17%.

Unu el la strategiaj celoj de la nuna UEA-estraro (kun Osmo Buller ĝenerala direktoro) estis la atingo de dek mil individuaj membroj, nome kresko je 100%, dum tri jaroj.

En la unuaj komentarioj pri la draste malbona situacio ŝajnas trovi la sintenon de Hillary Clinton post la venko de Donald Trump: inter plendoj kaj pledoj eĉ ne unu memkritika frazo. Ekzemple neniu aŭdacas rimarkigi, ke akiri membrojn malhelpas la pensmaniero kiu inspiris la ĵusan publikan deklaron de d-roj Vergara kaj Corsetti: "Mi voĉdonus kontraŭ la invito al [d-ro] Silfer prezenti dum UK la verkon "Historio de la esperanta literaturo"...

[HeKo 629 9-A, 7 jan 17]

La redakcio aldonas:
La malkresko je 70% de la "kanutigoj" inter 2014 kaj 2016 trafis sendube la membraron sub 35 jaroj. Tial la regreso de TEJO estas proporcie pli malgranda ol tiu de la kromaĝularo. Pli grave: la financoj de TEJO apenaŭ dependas de la kotizaro (kiun grandparte UEA mem retenas), dum la membrofalo havas rektan kaj pezan influon sur la spezkalkulo de UEA (kvinono de IM-kotizoj perdita egalus al dekono de enspezoj malpli, proksimume). Fine: la membrokvanton de UEA influas la kuplo al la UK-kotizoj -- indas aliĝi al UEA se oni aliĝas al UK, do malpli granda UK egalas al malpli da enspezoj, ĉu IMe ĉu kongreskotize. Male, la partopreno en IJK malmulte efikas al la decido aliĝi al TEJO: la kotiza mekanismo ne estas tiel perversia kiel por UEA.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0701 s s 
  Total: 0.0849 s s