Esperanta Civito

La tri Moj de la Malta prezido


Mediteraneo, migrintoj, maro: tri Moj karakterizas la engaĝon de Malto, la membroŝtato kiu laŭ rotacio prezidas Eŭropan Union dum la unua semestro de 2017.

Malto estas la plej eta EU-klubano, post Luksemburgio, de kie venas la prezidanto de la Komisiono: du etuloj devos mastrumi unu el la plej malfacilaj fazoj de la historio de la eŭropa unuiĝo, kie reliefas la starto de la proceduro por la eksiĝo de Britio, komence de printempo.

La Norda Maro altiros la atenton de Bruselo kaj Strasburgo, malgraŭ la deziro enfokusigi la sudan fronton, kie la tri Moj estas strikte kuplitaj. Nordanojn eĉ trankviligas la informo pri la malkresko de azilpetantoj dum 2016; sed la longaj vicoj de rifuĝintoj sub la balkaniaj neĝoj en ĉi tiu frosta januaro spitas la pozitivan bildon de Eŭropo, speciale tiun de gastama Eŭropo.

Intertempe EU preparas sin festi du jubileojn. Antaŭ dek kvin jaroj estis enkondukita la komuna valuto: grava etapo survoje al la ekonomia integriĝo; sed la vojo ŝajnas nun pli kruta. Pli gaja la 30-jara jubileo de la Erasmus-kursoj, kies kontribuo al pli vasta kultura horizonto ĉe la junularo ŝajnas sufiĉe sukcesa.

(HeKo 630 5-E, 12 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0569 s s