Esperanta Civito

La devizo de "Heroldo de Esperanto" en 2017


La gazeto "Heroldo de Esperanto" adoptos la devizon kreitan de la pol-nederlanda esperantistino Jolanta van Holstein kiel spronilon por la agado de la esperantistoj.

La devizo -- "Ne flagoj, sed agoj" -- venis en la kapon de la kreinto, post observado de tio, "kio okazas en Esperantio kaj kion faras la esperantistoj".

Krome ŝi volas "belajn ekzemplojn kaj bonajn agojn por Esperanto kaj per Esperanto". Aliflanke, Jolanta atentigas, "ke la homoj ne komprenu la devizon malĝuste. Ĝi absolute ne estas malrespekto al nia flago".

De la flanko de HdE la devizo estos uzata por stimuli konkretajn agojn fare de ĉiuj esperanto-asocioj. HdE planas raporti pri ilia agado tra la mondo, kun la helpo de ĉiuj aktivuloj, kiuj iel partoprenos iun ajn agadon por festi la Zamenhof-jaron.

La mastrumantoj de la lokaj, fakaj kaj landaj asocioj povas kontakti la redakcion de HdE por prezenti siajn planojn kaj agojn per: a) ligilo ĉe Heroldo, baldaŭ anoncota; b) Facebook-komunikilo; c) la retadreso <redakcio ĉe heroldodeesperanto.com>.

(HeKo 630 8-B, 16 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0557 s s