Esperanta Civito

"Esperantio vivas" prezentita en Budapesto


La projekto "Esperantio vivas", komiksa albumo redaktita de Giorgio Silfer kaj desegnita de Tihomir Lovriĉ, estis prezentita antaŭpremiere hieraŭ en Budapeŝto, okaze de la 37a Literatura Kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. La gastojn enkondukis sen. Anna Bartek, vicprezidanto de FAR.

La literatura kafejo disvolviĝis unuafoje ĉe la nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito, kongrue ankaŭ al la enhavo de la albumo. Al la kompletigo de la intrigo kontribuis diversaj ĉeestantoj: speciale interesa kaj valora estis la atesto de c-ino Klára Szabó.

Inter la diversaj konsideroj indas mencii la rimarkojn ke la intrigo disvolviĝas plejparte en Orienta Eŭropo, kaj ke ĝi evoluas kvazaŭ detektivrakonto, sed kun mikrosociologie gravaj elementoj.

Grava novaĵo de la literatura kafejo estas la ebleco sekvi ĝin per skajpo: ŝanco ne realigebla ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko. La venonta literatura kafejo estas programita samloke, sed iom pli malfrue: ekde 18h15 de ĵaŭdo la 16a de februaro 2017.

(HeKo 631 3-B, 20 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0247 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0686 s s