Esperanta Civito

Esperantiano internacia PEN-sekretario?


PEN-centroj el kvar kontinentoj (interalie tiu de Verkistoj en ekzilo) proponis Giorgio Silfer kiel kandidaton por la posteno de Internacia Sekretario de PEN-Klubo 2007-2010. C-ano Silfer akceptis la kandidatigon unuavice pro la prestiĝo kiun tio alportas al la esperanto-literaturo, kvankam la proponojn motivas ne esperanto, sed la persona estimo kiun la gekolegoj havas por nia nuna Konsulo kaj lia aktiveco en la UN de la verkistaro.

La konkurantoj estas pormomente du, ĉar ankaŭ Sylvestre Clancier de la Franca PEN (cetere en amikaj rilatoj kun c-ano Silfer) akceptis kandidati al la sama posteno. Eblas ke tria kandidato aperos lastminute (mankas nur kelkaj horoj al la limdato), ĉar la eliranta Sekretario, la usona Joanne Ackerman Leedom, decidis ne rekandidatiĝi.

La baloto pri la posteno okazos en Dakaro (Senegalio) dum la mondkongreso en julio 2007. En la Asembleo de la delegitoj la Esperanto-Centro estos reprezentata de du afrikaj verkistoj: ili ambaŭ havas la esperantan civitanecon.

[HeKo 327 2-B, 28 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0551 s s