Esperanta Civito

SIPU anoncas la 8an Afrikan Kongreson


La 8a Afrika Kongreso de Esperanto estas kunvokita al Burundio por la fino de ĉi tiu jaro, laŭ anonco de sen. Frederiko Nimubona. La organizon prizorgus Societo Internacia por la Paco Universala, peresperanta pacifista societo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

La kongreson tamen ne iniciatis la Civito, sed la afrikana reto UETA, laŭ informo el ties estraro. La elekto pri Burundio sekvis post rezigno de EFEN, la landa asocio en Niĝerio. Pro la konata sinteno de Universala Esperanto-Asocio pri tiuj kontinentaj kongresoj, la demarŝo de UETA kondukas rekte al konflikto kun Roterdamo.

La strategia linio de la Kapitulo pri la afrikaj kongresoj estas tre klara: kadre de sia transnacia solidareco la Civito subtenas la aranĝojn, forme kaj enhave, nur se venas de ili oficiala invito kun peto pri aŭspiciado. En tiaj kazoj la Konsulo mem (ekde aprilo 2017 sen. Chamberline Nguefack el Kamerunio) povus ĉeesti. Ĝis nun tia invito ne alvenis. Kompreneble la organizantoj de afrikaj kongresoj rajtas peti la aŭspicion ankaŭ de aliaj subjektoj, ne nur de la Esperanta Civito.

(HeKo 634 5-B, 19 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0665 s s 
  Total: 0.0825 s s