Esperanta Civito

La Kapitulo kunvenas en Andaluzio


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenas hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kun fizika ĉeesto de kvar el la ses kapitulanoj: senataninoj Nguefack kaj Kirova partoprenos skajpe, el Kamerunio respektive Bulgario. La tagordo enhavas plurajn punktojn, unuavice delegojn kaj komisiojn.

Pri la Pasvorta Reto (Esperanta Tempobanko) estos atribuita la delego al vickonsulo (probable tiu pri informado) kaj la komision kiel retestro (kandidatas Marta Gimeno, nova kadro en formado). Pri la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano la delegon ricevus la vickonsulo pri eksteraj rilatoj, kun komisiito en Belgio.

La eliranta Konsulo proponas dekreton pri kurso por la formado de kadroj: ĝi okazus unuafoje en Svislando, fine de julio 2017, kun la partopreno de neesperantista(j) fakulo(j), tamen sen la kontinua aligatorado en la angla, kiel okazis lastatempe ĉe TEJO... La temaro de la kurso estas informado, propagando, publikaj rilatoj kaj asemblea tekniko.

Afriko okupos lokon en la tagordo, pro la anonco pri la oka AKE, pro la strategio de la civita banko, pro la projekto de 4a Afrika Esperantologia Semajno.

Krome okazos raportado pri la projektoj aprobitaj dum la lastaj du monatoj.

La kapitulan sesion prezidos la eliranta Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

(HeKo 634 6-C, 20 feb 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0376 s s 
  Total: 0.0502 s s