Esperanta Civito

Eksperimenta kurso pri literatura tradukado en KCE


Esperantio bezonas tradukistojn, interpretistojn, lingvajn perantojn. Pri tio konscias la Kapitulo de la Esperanta Civito, kiu en dato 30 decembro 2016 per dekreto de la tiama vickonsulo pri klerigado (c-ino Perla Martinelli) komisiis c-anon Carlos Spinola pri specifa tiurilata projekto.

Inter la paktintoj plej sentemaj pri la temo certe situas la "svisa akso", kun KCE, LF-koop kaj Esperanta PEN en unua vico. Tial ne suprizas la fakto, ke KCE gastigos en sia Esperanto-Domo eksperimentan kurson pri literatura tradukado al esperanto, el la franca aŭ/kaj itala. La kurson gvidos d-ino Perla Martinelli, de la 11a ĝis la 15a de julio 2017, tuj antaŭ JARTE - Junulara Arta Renkonto Internacia en Esperanto.

C-ino Martinelli disĉiplis ĉe prof. Gaston Waringhien, kun kiu ŝi tradukis Dekameronon de Giovanni Boccaccio. Profesie ŝi estis tradukisto kaj lingvoinstruisto.

Estos do tre riĉa la programo de Kultura Centro Esperantista dum la venonta julio, kun tri sinsekvaj gravaj aranĝoj: kurso pri literatura tradukado, JARTE, kurso pri la formado de Civitaj kadroj. Informas nia redakcio kaj kce ĉe esperantio.net

(HeKo 636 2-B, 3 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0556 s s 
  Total: 0.0698 s s