Esperanta Civito

Misio en Bosnio por Civila Esperanta Servo


Civila Esperanta Servo estas oficiale invitita partopreni en la delegacio kiu baldaŭ vizitos Bosnion, kadre de projekto por la starigo de naturamika Domo de Paco en urbo Srebrenica. Pivoto de la projekto estas la itala sekcio de Naturamikaro Internacia, kun la subteno de fondumo Alexander Langer.

Gec-anoj Marta Gimeno kaj Andreo Lago estas preparataj por la partopreno. Ili membras en la teamo de ekspertoj (ŝi kiel ĝardenistino, li kiel termezuristo) lastatempe formita ene de Civila Esperanta Servo, kunordigata de c-ano Claudiu Doda.

La plej grava dosiero konfidita al CES (instanco dependa de la vickonsulo pri eksteraj rilatoj) estas la projekto AmaHoro en Burundio. Pri tio ekestis kontakto kun Civila Servo Internacia.

Kiu deziras aktivi civilserve, tiu povas skribi al civilaservo ĉe esperantio.net , aŭ tra nia redakcio.

(HeKo 636 4-C, 4 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0532 s s