Esperanta Civito

Progresas la PEN-kajero pri la esperanta literaturo


Plej progresas la franclingva varianto de la informa broŝuro pri la esperanta literaturo, danke al la diligento de sen. Marie-France Conde Rey. Ŝi estas produktanta elegantan version de la enkondukaj ĉapitroj al la kvin periodoj de nia literaturo, el la fama, duoble premiita verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Ambaŭ aŭtoroj responsas pri la enhavo, kvankam fizike tiuj ĉapitroj estis surpaperigitaj de prof. Silfer, same kiel la ĉapitroj pri teatro, interalie.

La broŝuro celas prioritate la PEN-anaron (pli ol 13.000 verkistojn en pli ol cent tridek landoj). Tial ĝi enhavos ankaŭ la biogramojn de la membroj de la Esperanta PEN, kun esencaj indikoj pri ilia produktado, ankaŭ prenitaj el la "Historio de la esperanta literaturo". La eldonon financas la mono gajnita pro la unua premio Grabowski (2016), asignita de ĵurio kie interalie membras d-roj Ulrich Lins kaj István Ertl.

Pri la hispanlingva kaj la anglalingva variantoj okupiĝas gec-anoj Andrés Martín respektive Chiara Macconi. La franca versio estos preta ĉi-jare.

(HeKo 636 7-B, 7 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0384 s s 
  Total: 0.0506 s s