Esperanta Civito

Senatanino Chamberline Nguefack en Eŭropo


Unuafoje Afrikano havas periodon de formado en Eŭropo, kadre de la Esperanta Civito. Temas pri kamerunia civitanino, Chamberline Nguefack Zedong, elektita al la Senato okaze de la lasta Zamenhofa Tago, unua afrika senatano (en diversaj listoj kandidatis kvar geafrikanoj, sed nur ŝi estis elektita, por la Verda Listo). Sen. Nguefack Zedong estas ankaŭ Vickonsulo pri socialaj aferoj, kun delego ankaŭ pri la projektoj ekster Eŭropo, unuavice Afriko. Ŝi konsultiĝas kun la Kapitulo (la Civita registaro) kaj rekte kun la Konsulo (la Civita prezidanto).

Sen. Nguefack pasigas du monatojn en Svislando, plejparte ĉe la Esperanto-Domo de KCE en Ĉaŭdefono. La svisa vizo (akirita nur danke al la valora argumentado de KCE kaj al la prestiĝo de la Esperanta Civito ĉe la svisa ambasado en Kamerunio) ne validas por aliaj eŭropaj landoj, kaj tial ŝi ne povis rekte partopreni ankaŭ en la inaŭgura sesio de la Civita Parlamento en Bruselo, por kio ĉio estis jam preta, inkluzive de la speciala pas-insigno por la Eŭropa Parlamentejo.

"La trejnado estas interesa kaj severa: ĝi tuŝas plurajn fakojn, de informadiko kaj redaktado ĝis tekniko de komunikado kaj interkulturaj problemoj" diras Chamberline. "En la Esperanto-Domo loĝas pluraj homoj el diversaj kontinentoj, ili ĉiuj en propra chambro kun foje individuaj foje komunaj servoj. Ĉi tie ne ekzistas afrikanoj, amerikanoj kaj eŭropanoj, sed nur Esperantianoj kaj gaĝoj (la luantoj kiuj ne parolas esperanton)."

La staĝantoj en la Esperanto-Domo laboras kvin tagojn semajne, de la oka matene ĝis la sesa kaj duono vespere, kun duhora paŭzo je tagmezo. En liberaj horoj ili kompletigas sian esperanto-kulturon, spektante filmojn, aŭskultante kasedojn kaj legante librojn kaj gazetojn. "Mi estis speciale impresita de la filmo "Mefisto" pri la Tria Regno (Germanio 1933)" daŭrigas Chamberline "kie interalie unu el la aktorinoj estas parte afrikdevena".

Pri kio sen. Nguefack laboras ĝuste hodiaŭ? Chamberline rakontas: "Ĉiutage estas kelkaj rutinaj taskoj rilataj al la domo mem: interalie mi kontrolas la situacion en la komunaj areoj, kaj donas klarigojn franclingve al la gaĝoj, se necese. Specife pri la Civito, ĵus mi finis la transskribon de la protokolo de la parlamenta sesio en Bruselo, kaj baldaŭ sendos ĝin al niaj Civitaj parlamentanoj por aprobo. Kaj mi estas ironta al la urbocentro, por plenumi eksterajn taskojn, unuavice malplenigi la poŝtfakojn de KCE, de LF-koop, de la Pakto..."

Estas ankaŭ planata prelego fare de c-ino Chamberline Nguefack en tri svisaj urboj, kun prezento pri ŝia libro "Historioj... Rakontu!".

La tuta vojaĝo kaj formado estas financita tra societoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

[HeKo 327 6-C, 7 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0602 s s